Campazas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campazas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24221
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 109  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 5° 30′ U (mapo)42.141944444444-5.4916666666667Koordinatoj: 42° 9′ N, 5° 30′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 20,88 km² (2 088 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Campazas (Provinco Leono)
Campazas (Provinco Leono)
DEC
Campazas
Campazas
Situo de Campazas
Campazas (Hispanio)
Campazas (Hispanio)
DEC
Campazas
Campazas
Situo de Campazas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campazas [+]
vdr

Campazas [kamPAzas] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco.

Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 113 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 57 km de Leono, provinca ĉefurbo; inter Valencia de Don Juan kaj Valderas. Ĝi limas kun Villaornate y Castro, Fuentes de Carbajal, Valderas kaj Villaquejida.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestiloj el antaŭromia epoko kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Fray Gerundio[redakti | redakti fonton]

Historia del famoso predicador Fray Gerundio de Campazas, Madrid kaj Cádiz, 1813. «Gerundio acompañado del Provincial y su comitiva, de sus Padres y Padrino, pasa a tomar el abito en un Convento de su Orden», nome monaĥiĝonta junulo.

Fray Gerundio de Campazas estas fikcia rolulo, nome mallerta monaĥa predikisto, protagonista de la romano kies kompleta titolo estas Historia del famoso predicador fray Gerundio de Campazas, alias Zotes, de la hispana verkisto José Francisco de Isla y Rojo (konata ofte kiel Padre Isla) (1703-1781). Temas pri novelo sen apenaŭ agado, kun kombino de du elementoj: satiro pri malbonaj predikistoj, de stilo pompa kaj afekta de gongorbarokaj predikistoj, kaj pedagogia traktato pri religia retoriko. Krome la aŭtoro interplektigas diversajn rakontojn kaj ŝercojn; konstateblas la influo de la pikareska romano kaj de Cervantes kun elstaro de ingenio kaj ironio. La historio priskribas pastron de malriĉa deveno kiu ricevas malbonkvalitan instruadon kaj predikas kion li ne komprenas, allogita de bona stato de la profesio. La verko publikigita en 1758 vendiĝis dum nur tri tagoj (1 500 ekzempleroj), sed ties sukceson malhelpis la Inkvizicio, kiu malpermesis la verkon; la dua parto publikiĝis en 1768, jam ekzilita la aŭtoro, kontraŭleĝe kaj same malpermesita de la Inkvizicio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]