Can Bonomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Can Bonomo
CanBonomo.jpg
Bazaj informoj
Naskiĝo la 16-an de majo 1987 (nun 1987-05-16) (27-jara) en Izmiro, Turkio
Aktivaj jaroj 2005 ĝis nun
Retejo www.canbonomo.com
v  d  r
Information icon.svg

Can Bonomo (prononco [Ĝan Bonomo], naskiĝis la 16-an de majo 1987(nun 1987-05-16) en Izmiro, Turkio, do nun 27-jara) estas turkia kantisto el familio de sefardaj judoj.

La artisto reprezentis Turkion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, kaj pasis al la finalo, kie la bone farita turka kontribuaĵo atingis la 7-an pozicion.

Can Bonomo naskiĝis en Izmiro, Turkio, kaj en aĝo de ok jaroj komencis ludi gitaron. Li vizitis privatajn elementan kaj mezan lernejojn. En aĝo de 17 jaroj, li iĝis profesia kantisto en Istanbulo. Samtempe, li studis pri televida kaj kina aktorado en la Universitato Bilgi de Istanbulo, kaj ekprezentis plurajn popularajn radiofoniajn programojn.

Albumo[redakti | redakti fonton]

  • Meczup (2011)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]