Cancionero de Upsala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de la Cancionero de Upsala.

La Cancionero de Upsala (aŭ Kanzonaro de Upsalo) pro la sveda urbo de Upsalo, antaŭ al 1906), ankaŭ konata kiel Kanzonaro de la Duko de KalabrioKanzonaro de Venecio, estas libro kiu enhavas klasikajn kantojn hispanajn de la epoko renesanca.

La libro[redakti | redakti fonton]

La kompleta nomo laŭ kiu la libro estis presita estas: "Villancicos de diversos autores, a dos, y a tres, y a quatro, y a cinco bozes, agora nuevamente corregidos. Ay mas ocho tonos de Canto llano, y ocho tonos de Canto de Organo para que puedam aprovechar los que a cantar començaren."

Ĝi estis rekolektita en la kortego de Fernando de Aragón, duko de Kalabrio, en Valencio, kaj publikita en 1556, en Venecio, de Jerónimo Scotto, unu de la presistoj plej konataj de tiu epoko.

La ununura konata ekzemplero de la tiu kantaro troviĝis ĉirkaŭ 1907, fafe de la muzikologo kaj diplomatikisto Rafael Mitjana y Gordón, en Carolina Rediviva, biblioteko de la Universitato de Upsalo, en Svedio. Post du jaroj, en 1909, Mitjana publikigis studon pri la libro titole "Cincuenta y cuatro canciones españolas del siglo XVI" (54 hispanaj kantoj de la 16a jarcento), kie komentas kaj transkribas la tekston de la kantoj. Mitjana atribuis la devenon de la verkoj al hispanaj komponistoj, kiaj Juan del Encina, Cristóbal de Morales, Francisco de Peñalosa ktp., kiu loĝis en Italio dum la unua duono de la 16a jarcento.