Caravaggio (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la italia komunumo Caravaggio. Pri la samnoma pentristo vidu la artikolon Michelangelo Merisi de Caravaggio.
Caravaggio
Caravaggio
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco BG Bergamo
Geografia situo 45° 30′ N, 9° 39′ O (mapo)45.59.65Koordinatoj: 45° 30′ N, 9° 39′ O (mapo)
Alto super marnivelo 111 m m
Areo 32 km²
Loĝantaro 16 142 (2023)
Loĝdenso 492 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Masano, Vidalengo
Najbaraj komunumoj Bariano, Brignano Gera d'Adda, Calvenzano, Capralba (CR), Fornovo San Giovanni, Misano di Gera d'Adda, Morengo, Mozzanica, Pagazzano, Sergnano (CR) kaj Treviglio
Patrono sanktaj Firmus kaj Rusticus
Festa tago 9-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj caravaggini
Poŝtkodo 24043
Imposta kodo B731
Kodo laŭ ISTAT 016053
Telefona prefikso 0363
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Caravaggio (esperantigebla kiel Karavaĝo; ankaŭ konata kiel Careàs, laŭ la loka bergama dialekto de la lombarda lingvo) estas komunumo de Italio kun 15.600 loĝantoj, lokita en la provinco Bergamo, en la okcidenta bergama ebenaĵo. Ĝia teritorio ankaŭ inkludas du subvilaĝojn, Masano kaj Vidalengo, kaj plurajn etajn kamparajn establiĝojn.

Panoramo

La komunumo ŝuldas sian famon al la loka sanktejo, titolita al Dipatrino, kiu, laŭ la katolika tradicio, aperis en 1432 en la kamparoj kiuj ĉirkaŭis la urbocentron. La nunan bazilikon starigis en 1571 la arkitekto Pellegrino Tibaldi.

Caravaggio ankaŭ estas konata tuttere ĉar ĝi nomigis la famegan italan pentriston Michelangelo Merisi de Caravaggio, kiu naskiĝis en Milano en 1571 sed loĝis en la urbo dum lia infaneco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urba teritorio estas ebenforma, kaj komprenas plurajn naturajn akvofontojn. Ĝia formo longiĝas laŭ la direkto nordo-sudo, kaj la pleja distanco interne de la teritorio estas 11 km. La alteco super la mara nivelo varias ekde 92 m (ĉe la sud-orienta limo) ĝis 123 m (ĉe la nord-okcidenta limo).

La agrara surfaco konsistas el ĉirkaŭ 84% el la tuta komunuma teritorio; la restanta parto reprezentas la industrian kaj rezidan surfacon.

La komunuma ĉefurbo distancas 7 km de najbara Treviglio, 24 km de Bergamo (la provinca ĉefurbo), 39 km de Milano, 52 km de Breŝo, 60 km de Kremono.

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]