Carlos Leal (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Leal
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1978 (1978-12-13) (45-jaraĝa)
en Karora
Ŝtataneco Venezuelo
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Carlos LEAL (naskiĝis en Karora,[1] Venezuelo, la 13-an de decembro 1978) estas venezuela astronomo.

Li ricevis diplomon pri fiziko de la Universitato de Andoj en 2003 kaj sciencan magistron pri Ekologio de la Homa Disvolviĝo de la Politeknika Teritoria Universitato de MeridaKleber Ramírez” en 2018.

Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 7 asteroidoj en 2006[2] kunlaborante kun Ignacio Ramón Ferrín Vázquez, lia profesoro pri fiziko en la Universitato de Andoj.

Nuntempe li laboras kiel asociata esploristo ĉe la Venezuela Instituto de Sciencaj Esploradoj (IVIC) en la Laboratorio pri Aplikata Optiko de la Plurfaka Centro pri Sciencoj.

La asteroido 128166 Carora ricevis la nomon de lia naskiĝa urbo.[1][3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carlos Leal (astrónomo) en la hispana Vikipedio.