Castejón de las Armas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castejón de las Armas
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50211
Demografio
Loĝantaro 86  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 1° 49′ U (mapo)41.309767-1.8111605Koordinatoj: 41° 19′ N, 1° 49′ U (mapo) [+]
Alto 609 m [+]
Areo 16,187909 km² ( 161 8.7 909 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castejón de las Armas (Provinco Zaragozo)
Castejón de las Armas (Provinco Zaragozo)
DEC
Castejón de las Armas
Castejón de las Armas
Situo de Castejón de las Armas
Castejón de las Armas (Hispanio)
Castejón de las Armas (Hispanio)
DEC
Castejón de las Armas
Castejón de las Armas
Situo de Castejón de las Armas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castejón de las Armas [+]
vdr

Castejón de las Armas [kasteĤON delaSARmas] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Castejón de las Armas estas etimologie komprenebla kiel Kasteleto de la Armiloj pro iama fortikaĵo kaj historia fabrikado de armiloj, inter kiuj precipe glavoj. Tiukadre aperas pafarko en la municipaj flago kaj blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Castejón de las Armas estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Ateca norde kaj Carenas sude.

La loĝloko Castejón de las Armas mem estas je 103 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 660 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Jalón (ĉe la enfluejo de la rivero Piedra) kaj la kvaropa komunikakso (aŭtoŝoseo, ŝoseo, rivero kaj fervojo) okcident-oriente en direkto al Calatayud kun Bubierca kaj Alhama de Aragón okcidente kaj Ateca (tute apude) kaj Terrer oriente. La plej proksima loĝloko estas Ateca. Sude estas Carenas kaj la Akvorezervejo La Tranquera.

Nordokcidente: Bubierca Norde: Ateca Noreste: Ateca
Okcidente: Bubierca Oriente: Ateca
Sudokcidente: Godojos Sude: Carenas Sudoriente: Carenas

Historio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud. Dekomence la loko nomiĝis Castejón de Ateca, sed en la 16-a jarcento ĝi eknomiĝis "de la Armiloj". Jam en la komenco de la 16-a jarcento Fernando la Katolika vizitis kaj favoris la lokon.

Iam estis paperfabriko.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Castejón de las Armas kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 82 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Aliaj altiraĵoj estas la gotika preĝejo de la 13-a jarcento, la restaĵoj de la kastelo, la ermitejo, fontoj, rigardejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]