Centra Komitato de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra Komitato de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio
Komitet Centralny Polskiej Zjednoczonej Partii Robotniczej
Centra Komitato de PZPR en Varsovio, 1960-aj jaroj
Centra Komitato de PZPR en Varsovio, 1960-aj jaroj
organo
Komenco 1948
Fino 1990
Geografia situo 52° 13′ 52″ N, 21° 1′ 20″ O (mapo)52.2311111121.02222222Koordinatoj: 52° 13′ 52″ N, 21° 1′ 20″ O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Regionoj Varsovio,  Pollando
Komitet Centralny Polskiej Zjednoczonej Partii Robotniczej (Pollando)
Komitet Centralny Polskiej Zjednoczonej Partii Robotniczej (Pollando)
DEC
Komitet Centralny Polskiej Zjednoczonej Partii Robotniczej
Komitet Centralny Polskiej Zjednoczonej Partii Robotniczej
Map
Centra Komitato de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio
Lingvoj

Pola

vdr

La Centra Komitato de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio (En la pola: Komitet Centralny Polskiej Zjednoczonej Partii Robotniczej) estis la estraro de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio (PZPR) en la jaroj 1948–1990.

Organizo kaj agado de la Centra Komitato de PZPR[redakti | redakti fonton]

Cegiełka por konstruado de la Centra Komitato de PZPR en Varsovio (hodiaŭ la Centrum Bankowo-Finansowe)

La Centra Komitato estis la plej alta aŭtoritato de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio inter kongresoj, direktantaj la laboron de la partio kaj sekve de la lando. La Unuaj sekretarioj de la Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio (ĝis 1954 ĝeneralaj sekretarioj de PZPR) estis de facto la plej gravaj homoj en la ŝtato dum la tempo de la Popola Respubliko Pollando.

La Centra Komitato estis nomumita ĉe partiaj kongresoj. Post sia fondiĝo, ĝi establis la Politikan Buroon de la Centra Komitato kaj la Sekretariejon de la Centra Komitato, same kiel aliajn filiojn. La Politburo administris sian laboron inter plenaj kunvenoj, okazintaj almenaŭ unufoje ĉiujn kvar monatojn. La sekretariejo de la Centra Komitato administris la tagan laboron, ĉefe en la kampo de monitorado de efektivigo de partiaj rezolucioj kaj elekto de dungitaro.

La Centra Komitato respondecis pri la provincaj komitatoj de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio, kiu estris la distrikton, urbon, fabrikon, urbon-komunumon kaj komunumajn komitatojn de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio.

Gvidantoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la jaro 1954 la estro de la partio estis la Prezidanto de la Centra Komitato. De facto anstataŭis la nuligitan pozicion de la prezidanto de Pollando:

50x50ra[rompita ligilo]
N. Bildo Nomo Mandatulo
Bolesław Bierut[1](1892-1956)
De 22-a de decembro 1948

Ĝis 12-a de marto 1956

Edward Ochab

(1906-1989)

De 20-a de marto 1956

Ĝis 21-a de oktobro 1956

Władysław Gomułka

(1905-1982)

De 21-a de oktobro 1956

Ĝis 20-a de decembro 1970

Edward Gierek

(1913-2001)

De 20-a de decembro 1970

Ĝis 6-a de Septembro 1980

Stanisław Kania

(1927-2020)

De 6-a de Septembro 1980

Ĝis 18-a de oktobro 1981

Wojciech Jaruzelski

(1923-2014)

De 18-a de oktobro 1981

Ĝis 29-a de Julio 1989

Mieczysław Rakowski

(1926-2008)

De 29-a de Julio 1989

Ĝis 29-a de Januaro 1990

Referencoj[redakti | redakti fonton]