Cenwalh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cenwalh (m. probable en 674) estis reĝo de Wessex, Anglio, de 643 al 645 kaj denove de ĉirkaŭ 648 al sia morto.

Familio kaj frua vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede li estis filo de Cynegils kiu regis Wessex de 611 al 643. Kvankam Cynegils konvertiĝis al kristanismo en 636, ŝajne Cenwalh restis pagano. Bede diris ke li rifuzis "alcepti la misterojn de la religio".

Altroniĝo[redakti | redakti fonton]

Cenwalh altroniĝis post la morto de sia patro en 643.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis al fratino de Penda, reĝo de Mercia, sed disiĝis de ŝi kaj reedziĝis al Seaxburh. Sekvis milito en 645 dum kiu Penda forpelis Cenwalh de sia regno kaj portempe regis Wessex. Cenwalh fuĝis al Anna, reĝo de East Anglia, kie li fine baptiĝis. Ne certas kiom longe daŭris la ekzilo de Cenwalh, sed eble li regajnis Wessex ĉirkaŭ 648.

Regado[redakti | redakti fonton]

Kiam Cenwalh revenis al Wessex, la episkopo estis Agilbert, kies bazo estis Dorchester-on-Thames kaj kiu estis franko kiu ne scipovis la anglosaksan. Cenwalh dividis Wessex en du diocezojn. La baze de la dua diocezo estis Winchester kaj Cenwalh nomumis Wini episkopo.

En 658 Cenwalh venkis la britojn de Dumnonia kaj konkeris parto de Dorset kaj Somerset. Tamen ŝajne liaj rilatoj kun Dumnonia ne estis tute malamika: ekzemple Cenwalh dotis la abatejon de Sherborne, kiu situis en regiono regata de la britoj.

Estis plua militado inter Wessex kaj Mercia. Ĉirkaŭ 661 Wulfhere konkeris teritorion en Hampshire, kiun li donis al sia baptofilo Aethelwalh, reĝo de Sussex. Dum la resto de la regado de Cenwalh, Wulfhere dominis sudan Anglion.

De 665 al 668 Cenwalh kverelis kun Wini, kiu fuĝis al Wulfhere.

Cenwalh mortis, verŝajne en 674. Post lia morto lia vidvino Seaxburh mallonge regis Wessex, eble kiel regento por nekonata filo.