Cervoskarabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cervoskarabo
maskla Lucanus cervus
maskla Lucanus cervus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Familio: Lukanedoj Lucanidae
Subfamilio: Lukanenoj Lucaninae
Genro: Lukano Lucanus
Lucanus cervus
Linnaeus (1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La cervoskarabo (Lucanus cervus) estas la plej konata lukaneda specio.

Proprecoj

Cervoskarabo (Lucanus cervus)

La masklo longas 3,5-8,5 cm, la femalo estas pli malgranda longas nur 2,5-5 cm. La maskla kapornama "kornaro" estas fakte forte grandiĝinta mandiblo, kiu havas rolon en la bataloj, luktoj. La grando de la inseketo kaj la mandiblo dependas de la nutritaj mineraloj, nutraĵoj en la larvoaĝo. En la malnovaj kverkoarbaroj oni povas trovi pli grandajn masklojn ol junaj arbaroj. La nutrado de la cervoskaraboj okazas strange: ili lekas la sukojn de la - ĉefe - kverko kaj aliaj arboj per siaj malsupraj ruĝbrunaj lipoj. La mandibloj de la femalo estas tre fortaj kaj konvenas por maĉi la trunkoŝelon de la arbo, tiel ili povas atingi la dolĉan sukon de la kverko.

Vivloko

Tiuj palearktaj insektoj estas forte ligitaj al kverkaroj, kie oni povas trovi ilin sur la arboŝeloj, en la arbokrono aŭ sur defalitaj branĉoj. Ili ofte aperas en parkoj, kie kreskas kverkoj. Ili vivas dise en Eŭropo, en la defalfoliaj arbaroj.

Reprodukto

Ili aktivas krepuske, kiam ili vizitas la nutradejojn. La maskloj troviĝas tie kaj ekbatalas: ili turnas sin unu kontraŭ la alia kaj krocigas la kornarojn kaj unu povas levi la alian. La celo estas la faligo de la malamiko de la arbo, sed oni forpelas tiam eĉ la femalojn. Ili batalas dum horoj, kiam restas unu. La masklo grimpas la femalon -ilia kapoj vidas samdirekte - kaj restas en tiu pozicio dum tagoj. Pos la sukcesa kopulacio, la femalo demetas ovojn en putiĝanta arbotrunko aŭ en teron, proksime al radiko. La larvoj evoluas dum 3-5 jaroj, depende de la nutroriĉeco laj la temperaturo. La bone nutrita larvo atingas eĉ 10 cm, kaj similas al dika majskaraba vermo. Iom antaŭ la enpupiĝo, ĝi konstruas t.n. puplulilon (pupejon), kaj ĝi pupiĝas en tie. La pupejoj estas ĉiam pli grandaj ol tiuj de la femaloj, ĉe la nmaskloj estas bone videbla la mandiblo, kiu estas direktita al abdomeno. La skaraboj elpupiĝas aŭtune, sed ĝuis printempo ili retsas en kaŝejo. Ili aperas nur en la somera varmo, junio. La maskloj vivas nur tre mallonge, nur kelkajn semajnojn, la femaloj vivas pli longe.

Nutraĵo

La plenkreskaj skaraboj lekas la sukojn de la kverko. Nur la femalo kapablas antaŭhelpi la nutradon per sia mandiblo, la maskloj devas trovi la fluantajn sukojn. La trovo de la nutraĵo kaj la femaloj okazas per flarado. La larvoj manĝas la lignaĵon de la putriĝantaj arboj (aŭ radikojn de arboj) (ĉefe tiujn de kverkoj).

Noto: oni povas vidi flugantajn cervojn nur en antaŭtempesta tempo aŭ en kvietaj, varmaj vesperoj.

Ŝablono:LigoElstara