Cesare Pavese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cesare Pavese

La itala verkisto Cesare PAVESE naskiĝis je la 9-a de septembro 1908 en Sankta Stefano Belbo, en la regiono Piemonto. Danke al la riĉeco de sia familio li studis ĉe la Jesuitoj de Torino. Li multe studis la verkojn de usonaj verkistoj kiel Faulkner, John Dos Passos, Steinbeck kaj aliaj, kun la celo reinventi la realismon. Li tradukis al la itala Moby Dick de Herman Melville.

Li kunlaboris kun la revuo "Solaria" kaj la eldonejo Einaudi.

Li ne estis kontenta pri si mem, kaj li havis multajn politikajn kaj religiajn dubojn, kaj problemojn por rilatigi kun la virinoj. Li decidis memmortigi per narkotiloj je la 27-a de aŭgusto de 1950.

Verkoj

Lavorare stanca (1936). (Labori lacigas), poemoj.
Il carcere. (La malliberejo), romano.
Paesi tuoi. (Landoj viaj), romano.
La bella state. (La bela somero), romano.
La spiaggia. (La plaĝo), romano.
Feria d'agosto. (Aŭgustaj festoj), rakontoj.
La terra e la morte. (La tero kaj la morto).
Il compagno. (La akompananto)
Dialoghi con Leucò. (Dialogoj kun Leŭko).
La casa in collina. (La domo sur la montdeklivo).
Il diavolo sulle colline. (La diablo sur la montdeklivoj).
Tra donne sole. (Inter virinoj).
La luna e i falò. (La luno kaj la fajrujoj).
Il mestiere di vivere.(Postmorte). (La metio vivi), taglibro.
Verrà la morte ed avrà i tuoi occhi.(Postmorte). (Venos la morto kaj havos viajn okulojn), versoj.

Tio aperis en Esperanto

La maroj de l' sudo ; Vi estas kiel lando ; El mara sal' kaj tero ; Mi trairos Piazza di Spagna / Cesare Pavese. - En: Enlumas min senlimo ; itala poezio de la dudeka jarcento / eld. Carlo Minnaja ; p.187 - 194

Poemoj / Cesare Pavese. Per la traduko de Carlo Minnaja. - 1. eld. - La Chaŭ-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 1982. - 29 p.