Charles Pickering (natursciencisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la natursciensisto Charles Pickering. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pickering.
Charles Pickering
Persona informo
NomoCharles Pickering
Dato de naskiĝo10-a de novembro 1805
NaskiĝlokoKantono de Susquehanna (Pensilvanio)
Dato de morto17-a de marto 1878
MortolokoBostono [+]
Aĝo je morto72
Okupoj kaj profesioj
Okupojnatursciencisto kaj kuracisto
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
PatroTimothy Pickering, Jr. [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoFellow of the American Academy of Arts and Sciences [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Charles Pickering (naskiĝis la 10-an de novembro 1805 en Kantono de Susquehanna (Pensilvanio), mortis la 17-an de marto 1878 en Bostono) estis usona natursciencisto kaj kuracisto Naskita en Pensilvanio, li adoltiĝis en Wenham, Masaĉuseco.

Li ricevis diplomon pri medicino en la Universitato Harvard en 1823 kaj praktikis medicinon en Filadelfio. Li estis ankaŭ bibliotekisto kaj konservisto en la Akademio pri Naturscienco de tiu urbo.

Li partoprenis al la ekspedicio de Wilkes de 1838 al 1842. En lia honoro unu markolo de la Puget Sound estis nomita Pasejo Pickering (angle : Pickering Passage).

Reveninte, li mallongtempe tenis postenon en la oficejo pri patentoj kaj, en 1843 forveturis en Afrikon kaj Baraton por studi la praloĝantajn rasojn.

Pli malfrue li iris al Bostono por praktiki medicinon.