Cherbourg-Octeville

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cherbourg-Octeville

{{{bildo-priskribo}}}

Administrado
Lando Francio
Regiono Malsupra Normandio
Departemento Manche (subprefektejo)
Arondismento Cherbourg-Octeville (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
Urbestro S-ro Bernard Cazeneuve
2001-2008
Poŝtkodo 50100 / 50130
Kodo laŭ INSEE 50129
Demografio
Loĝantaro 40 288 2007
Loĝdenso 2 825 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
49°38′00″N 1°37′00″U  /  49.633333°N, 1.616667°U / 49.633333; -1.616667 (Cherbourg-Octeville)Koordinatoj: 49°38′00″N 1°37′00″U  /  49.633333°N, 1.616667°U / 49.633333; -1.616667 (Cherbourg-Octeville)
Alto De 0 al 139 m
Areo 14,26 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Cherbourg-Octeville
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Blazono

Cherbourg-Octeville [ʃεʁbuʁɔktəvil], aŭ pli simple Cherbourg, estas franca komunumo lokita en la departemento Manche kaj en la regiono Normandio, nordokcidente de Francio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton.

Cherbourg-Octeville havas proksimume 42 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Cherbourgeois en la franca. Cherbourg gastigas armilaron de la franca militŝiparo.

Enhavo

[redakti] Geografio

Cherbourg-Octeville situas norde de la duoninsulo Cotentin ĉe la Manika Markolo, je la elfluejo de la rivero Divette, 120 kilometrojn el la anglaj bordoj. Ĝi estas la plej granda urbo de la departemento. La komunumo Cherbourg-Octeville formiĝis, kiam la urbo Cherbourg absorbis Octeville je la 28-a de februaro 2000.

[redakti] Historio

Mezepoke, la urbo nomiĝis Carusburc, sed antaŭe havis aliajn nomojn kiel Coesaris burgus, Caroburgus aŭ kelkfoje Cherebertum. La nomo "Cherbourg" ne stabiliĝis antaŭ la fino de la 17-a jarcento.

En 1776, pro peto de Ludoviko la 16-a, komisio estrita de Pierre André de Suffren devis elekti la plej taŭgan strategian havenon por la defendo de la bordoj de la Manika Markolo inter tri kandidatoj, tio estas Cherbourg, Ambleteuse kaj Boulogne-sur-Mer. La raporto de la komisio konsideris, ke nur Cherbourg sufiĉe taŭgis por gastigi kaj protekti almenaŭ 80 militŝipojn. Ekde 1783, tri inĝenieroj sinsekvis dum pli ol 70 jaroj por starigi la 4000-metrojn longan digon.

En 1905, Cherbourg gastigis internacian ekspozicion, kaj cetere konsistigis la unuan vojaĝetapon de la RMS Titanic en 1912. En 1944, Cherbourg estis la ĉefa prioritato de la usonaj soldatoj elŝipigitaj al Utah Beach, ĉar la urbo estis la sola profundakva haveno de la regiono.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

La baziliko Sainte-Trinité.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj