Christian Kampmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Kampmann
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1939 (1939-07-24)
en Hellerup
Morto 12-an de septembro 1988 (1988-09-12) (49-jaraĝa)
en Læsø
Tombo Solbjerg Park Cemetery
Lingvoj dana
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Familio
Edz(in)o Therese Koppel
Infano Abelone Koppel
Okupo
Okupo ĵurnalistoaŭtoro
vdr

Christian Peter Georg KAMPMANN (naskiĝis la 24-an de julio 1939 en Hellerup – mortis la 13-an de septembro 1988) estis dana verkisto kaj ĵurnalisto. Liaj prisamtempaj romanoj reliefigas mediojn de la meza kaj supra klasoj en Danio ekde 1945 kaj ĝis la 1980-aj jaroj. La libroj, en soci-realisma maniero, temas ofte pri personoj, kiuj malbone fartas inter la konvencioj de la tempo kaj siaj propraj sentoj – ekz-e li ofte skribas pri samseksemo. Christian Kampmann estis mem samseksema, kvankam li kiel juna homo edziĝis al Therese Herman Koppel kaj havis du infanojn. En 1988 li estis mortigita en sia somerdometo de sia kunvivanto kaj kolego Jens Michael Schau. Lia tombo troviĝas en Kopenhago.

Christian Kampmann ricevis plurajn honorigojn kaj prezojn pro sia verkaro, kiu inkluzivas plurajn (parte baze de propraj spertoj) romanseriojn. La ĉefaj estas la ’Gregersen-serio’ (4 libroj), kiuj temas pri riĉa familio kaj ties vivo kaj problemoj (filmiĝis 2004) kaj la ’Fornemmelser-trilogio’ (tri libroj), kiuj temas pri la verkisto mem kaj pri liaj problemoj kaj spertoj en la samseksema medio en Kopenhago.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]