Christiane Rochefort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christiane Rochefort (1979)

Christiane ROCHEFORT (naskiĝinta la 17-an de julio 1917 en Parizo, mortinta la 24-an de aprilo 1998 en Le Pradet) estis franca verkistino kaj feministo. Kelkajn skribaĵojn publikigis ŝi sub la pseŭdonimoj Dominique FéjosBenoît Becker.

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Originante el la laborista, 14-a arondismento de Parizo ŝi provis studi diversajn fakojn (medicino, psikiatrio, literaturo, etnologio)[1]. De 1945 laboris ŝi ĵurnalistece, paŝtistece kaj sekretariece. Krome aktoris ŝi kaj ĝis 1968 estis ŝi estrino de la pormediata sekcio de la festivalo de Cannes. Intertempe deĵorado ŝia estis por la pariza filminstituto Cinémathèque française.

En 1958 ŝia amortemiganta romano Le Repos du guerrier skandale furoris gajnante ene de duona jaro eldonkvanton de 75 miloj. En 1962 ĝi estis filmata kun Brigitte Bardot. Por ĝi oni aljuĝis al ŝi la premion "Prix de la Nouvelle Vague". Inter la multo da romanoj, eseoj kaj tradukoj eminentas la en 1961 aperinta romano Les petits enfants du siècle (filmigo en 1974 fare de Michel Favart). Temas pri infaneco kaj junuleco de knabino en la postmilita Parizo. Ĝi uzatas ekz. en Germanlingvio kiel lerneja legotaĵo.

Rochefort en libroj siaj ofte atake reagis al aktualaj, virulentaj socio-temoj. La verko Printemps au parking, verkite antaŭ la ribeloj de majo 1968, temigis elŝrankiĝon de juna alternativulo kaj entuziasme bonveniĝis fare naskiĝantaj gejaj jurdefendasocioj. La verko Les petits enfants du siècle etis pamfleto kontraŭ ia ajn eduko kaj estis uzata kiel gvidlibro ĉionpermesemaj edukadrevoluciuloj. Je La porte du fond oni legis pri psikaj traŭmatoj en familio tuŝantaj ankaŭ seksajn temojn, do pri tute tabua teo. En ŝia verkaro oftis la pritrakto de malfacila vivo de etfamilioj. Ĉi-kuntekste la preferoj de Rochefort ĉiam estis kun la anarkiemaj personoj de la intrigoj.

En 1971 kunfondis ŝi kun Simone de Beauvoir kaj Gisèle Halimi la feminisman societon "Choisir la cause des femmes".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Le Repos du guerrier
  • Les petits enfants du siècle
  • Les Stances à Sophie
  • Une rose pour Morrison
  • Printemps au parking
  • Encore heureux qu'on va vers l'été
  • Les enfants d'abord
  • Le monde est comme deux chevaux
  • La Porte du fond

Filmigoj[redakti | redakti fonton]

Literatura inspiro

  • 1958: Too many crooks
  • 1962: Le repos du guerrier

Scenaro

  • 1960: La vérité

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Caroline Eliacheff, Nathalie Heinich: Mütter und Töchter. Ein Dreiecksverhältnis. Über Literatur- und Filmmotive. Tradukis Horst Brühmann. Walter-Patmos, Düsseldorf 2004, ISBN 3530421758, p. 188ss (ĉapitro "Der Inzest ersten Typs" pri Die Tür dahinten)
  • François Nourissier: Christiane Rochefort, che Verena von der Heyden-Rynsch (eld.): Vive la littérature! Französische Literatur der Gegenwart. Hanser, München 1989, p. 165

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helga Zoch: Christiane Rochefort: Les Petits Enfants du siècle (=Universal-Bibliothek Fremdsprachentexte, 9265), Reclam. Stuttgart 2002, ISBN 3-15-009265-5, p. 157–167 [antaŭparolo]