Christoph Bach (muzikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Bach
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1613 (1613-04-19)
en Günthersleben-Wechmar
Morto 12-an de septembro 1661 (1661-09-12) (48-jaraĝa)
en Arnstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Bach la 1-a
Patrino Anna Schmied
Frat(in)oj Johann BachHeinrich Bach
Edz(in)o Maria Magdalena Grabler
Infanoj Johann Ambrosius BachJohann Christoph Bach la pli maljuna • Georg Christoph Bach
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Christoph Bach (* 19-an de aprilo 1613 en Wechmar; † 12-an de septembro 1661 en Arnstadt) estis la dua filo de Johannes Bach, frato de Johann kaj de Heinrich Bach same kiel avo de Johann Sebastian Bach.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post siaj muzikaj edukojaroj - certe je la komenco ĉe la patro kaj eble ankaŭ ĉe la urbofajfisto Hoffmann el Suhl - ĉ. 1633 li estas denove en Wechmar kiel urbomuzikisto kaj princa konsilanto kaj „princa servisto“.

En 1640 li restis en saksa Prettin, kie li geedziĝis kun filino de urbofajfisto.

Christoph Bach estis ekde 1642 ĝis 1652 urbkonsilantara muzikisto en Erfurto.

Por la familio Bach Erfurto estis trans longega tempospaco „ĉefa kolektiĝejo“. Ĉi tie en Erfurto familio Bach dominis trans tuta jarcento la muzikan vivon tiamaniere, ke eĉ en 1793 ĉiuj urbofajfistoj estis nomataj „Bachoj“, kvankam delonge neniu de ĉi tiu nomo vivis inter ili. Nur en la parokaj registroj de la Komercisto-preĝejo estas registritaj pli ol 60 infanbaptoj, geedziĝoj kaj entombigoj de la erfurta muzikisto-familio Bach.

En 1654 li iris al Arnstadt kiel „grafa kortego- kaj urbomuzikisto“. Eventualaj komponaĵoj ne konserviĝis.

Tri el liaj filoj estis muzikistoj:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Diccionario Enciclopédico de la Música Música Maestro, Editorial Rombo, 1996, ISBN 8482579323
  • Musicalia, Enciclopedia y Guía de la Música Clásica, Editorial Salvat, 1986, ISBN 84-7137-872-8
  • Larousse de la musique, Librairie Larousse, 1957

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]