Chuck Baldwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chuck Baldwin

Charles "Chuck" BALDWIN (nask. la 3-an de majo, 1952) estas predikisto de la Krucvoja Baptista Preĝejo en Penascola, Florido, kaj prezidanta nomumulo de la Konstitucia Partio. Baldwin estis la vicprezidanta nomumulo de la partio en 2004. Balwin estas la gastiganto de ĉiusemajna radioprogramo kaj skribas ĉiusemajnan novaĵkolumnon disponeblajn ĉe chuckbaldwinlive.com kaj VDARE.com.

Estante eksa membro de la Respublikana Partio, Baldwin estas longtempa kritikulo de Usona Prezidanto George W. Bush. Baldwin estas forta kontraŭulo de tio, kiun li vokas la "Nova Monda Ordo", la "Nordamerika Kuniĝo", kaj amnestio por sendokumentaj enmigrantoj. Baldwin proponis remalfermi la esploron pri la atakoj de la 11-de septembro, 2001, kredante, ke la "Veromovado 9/11" rajtas esplori siajn teoriojn, inkluzive de la eblo, ke la usona registaro engaĝis en la atakoj.