Claudia Sessa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claudia Sessa
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1570
Morto ĉ. 1618
en Milano
Tombo Milano vd
Familio
Dinastio Sessa vd
Profesio
Okupo komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Claudia SESSA estis itala komponisto, monaĥino ĉe la konvento de Santa María Annunciata en Milano. Ŝi naskiĝis ĉirkaŭ 1570 kaj forpasis en nekonata dato inter 1617 kaj 1619. Ŝi estis laŭdata kiel kantistino, instrumentisto kaj komponisto. Ŝi famiĝis pro sia splenda voĉo, pro sia gusto en ornamado, pro sia esprimkapablo kaj la efiko de sia muzika personeco. Tia estis la beleco de ŝia kanto, ke "multaj estis devigataj resti ekster [la preĝejo]… por aŭdi ŝin”, kiel atestis la tiutempa verkisto, Gerolamo Borsieri en “Il supplimento della nobiltà di Milano”. Tiu verkisto estas, nuntempe, la plej detala fonto pri la muzika personeco de Sessa, kiun li laŭdis pro ŝia muzika talento kaj ŝia modesta naturo.

La prezentoj de Claudia Sessa estis inspiraj, ĉar ŝi transdonis la impreson esti, samtempe, "muzikisto kaj aktorino"; ŝi beligis la pecojn, kiujn ŝi kantis. Malgraŭ la limigoj truditaj de la Koncilio de Trento, malpermesante certajn specojn de muziko en konventoj, Sessa modeste kaj kontinue komponis kaj kantis al tiom da publiko, kiu plenigis la preĝejon. Inter ŝiaj admirantoj estis Margareta de Aŭstrio (Reĝino de Hispanio), la Duko de Savojo, kaj la nobelaro de Parmo kaj Mantuo. Oni diras, ke la arkiduko Alberto la 7-a de Aŭstrio kaj lia edzino, Isabela, dum sia vizito al Milano, eskapis de siaj oficialaj devoj por aŭdi ŝin kanti.

Claudia Sessa estis "... energia en sia voĉo, atenta kaj rapida en siaj triloj, ĉiam amplena." Ŝi estis lerta muzikisto kaj aktorino, kiu ŝate interpretis komponaĵojn verkitajn de aliaj, sed restis modesta pri siaj talentoj. Plue, ŝi estis ĉarma homo kaj monaĥino feliĉa esti tio, kio ŝi estas. La reĝino Margareta invitis ŝin al sia hispana kortego. Claudia ĝentile rifuzis kaj konservis fidon al siaj religiaj votoj; ŝi preferis, ke la konvento estu ŝia sola loko de prezentado.

Nur konserviĝas du religiaj verkoj de Claudia Sessa: nome “Vattene pur lasciva orecchia umana” kaj “Occhi io vissi di voi” por soprano kaj baso, ambaŭ publikigitaj en 1613 en la antologioCanoro pianto di Maria Vergine”. La verkaro de Claudia Sessa estas priskribita kiel originala kaj ambicia, sufiĉe por meti ŝin en la liston de rimarkindaj komponistoj de sia tempo.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 10 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Occhi io vissi di voi
  • Vatteme pur Lascivia

Ŝia muziko estis registrita kaj eldonita sur KD, inkluzivanta:

  • Rosa Mistica Cappella Artemisia/Lombardi/Smith, (2000) Tactus

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]