Claudio Roditi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claudio Roditi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1946 (1946-05-28)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 18-an de januaro 2020 (2020-01-18) (73-jaraĝa)
en Nov-Ĵerzejo
Mortokialo kancero
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Berklee College of Music
Okupo
Okupo trumpetisto • ĵazmuzikisto • komponisto
vdr
Claudio Roditi en Ĵazklubejo Unterfahrt (Munkeno 2010)

Claudio RODITI (naskiĝis la 28-an de majo 1946 en Rio-de-Ĵanejro kaj mortis la 18-a de januaro 2020) estis brazila ĵaztrumpetisto kaj -flugilkornisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post sia studo ĉe la Muzikkolegio Berklee ekde 1970 ĝis 1971 Roditi restis en Bostono kaj muzikis kun la grupo de Alan Dawson. En 1976 li transloĝiĝis al Novjorko, kie lin dungis Charlie Rouse kaj Herbie Mann. En la 1980-aj jaroj li muzikis kun Paquito D'Rivera, kiu same kiel li ankaŭ interesiĝis pri sintezo de ĵazo kaj latinamerika muziko. En Eŭropo li prezentis regule en la bando de Klaus Ignatzek; li muzikis tamen ankaŭ kun Gary Bartz, kun pianisto Buddy Montgomery kaj kun Michele Hendricks aŭ Chris Connor. Krom tio li ludis en la bandegoj de Dizzy Gillespie kaj Jimmy Heath. Li ankaŭ muzikis en Unterbiberger Hofmusik, ensemblo, kiu kombinas bavaran popolmuzikon kaj ĵazon. En 2009/2010 li aŭdigis sin kun Tom Reinbrecht kaj lia bando Sacred Sounds, kun kiu ekestis la disko "Ten of a kind".

En 1995 lia "Symphonic Bossa Nova" estis kandidatigita por Grammy.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Red On Red (Greene Street 1984)
  • Claudio! (Uptown 1985)
  • Gemini Man (Milestone 1988)
  • Slow Fire (Milestone 1989)
  • Two Of Swords (Candid 1990)
  • Milestones (Candid 1990) – selected Best Jazz CD of 1992 by CD Review
  • Jazz Turns Samba (Groovin' High 1993)
  • Daywaves (Terra Musica {Brazil}) 1993)
  • Free Wheelin' (Reservoir 1994)
  • Samba Manhattan Style (Reservoir 1995)
  • Claudio, Rio & Friends (Groovin’ High 1996)
  • Double Standards (Reservoir 1997)
  • Mind Games - Live (Summit 1998)
  • Smile (2006)
  • Two Of Swords (2007)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]