Herbie Mann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Herbie Mann en 1975

Herbie Mann (* 16-an de aprilo 1930 en Broklino, Novjorko; † 1-an de julio 2003 en Santa Fe), vere Herbert Jay Solomon, estis usona ĵaza kaj rokĵaza flutisto kaj komponisto (komence ankaŭ klarnetisto kaj saksofonisto. Li apartenas al la fruaj reprezentantoj de la „mondmuziko“.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Herbie Mann komencis sian muzikistan karieron kiel tenorsaksofonisto en armebando en Triesto[1] Komence de la 1950-aj jaroj li revenis al Novjorko kaj koncertvojaĝis kun la kvinopo de akordionisto Mat Mathews. Tiutempe li transiris al transversa fluto kiel ĉefinstrumento.

En 1954 li estis membro de la bando de Pete Rugolo, surdiskigis kun Sam Most kaj laboris kiel studiomuzikisto ĉe la usona okcidenta marbordo. Unuaj diskoj je propra nomo ekestis en 1954 por eldonejo Bethlehem kun Joe Puma ("Herbie Mann Plays"). En 1956 li kunverkis la unuan albumon This Is How I Feel About Jazz de Quincy Jones. En 1959 li fondis sian kvinopon "Afro-Jazz-Quintet", prezentis je Newport Jazz Festival kaj laŭ komisio de la usona ministrejo por eksteraj aferoj koncertvojaĝis en la jaro 1960 tra Afriko kaj 1961 tra Brazilo, kio poste ege influis lian muzikon (ekz. Latin Fever 1962, Mann ĉiam denove elektas brazilajn temojn kaj muzikistojn). Sian komercan sukceson li atingis en 1962 per la albumo "At the Village Gate". Per la peco Coming Home Babe de ĉi tiu albumo li lanĉis furoraĵon. [2] Per tio Mann fariĝis konata al pli granda publiko; li apartenis (laŭ la elektoj de Down Beat) inter 1957 ĝis 1970 al la plej popularaj flutistoj.

Meze de la 1960-aj jaroj li denove vojaĝis al Brazilo kaj muzikis kun la steluloj de populara brazila muziko kiel Antonio Carlos Jobim kaj Joao Gilberto. Post tio li laboris en okcidenta Azio kun Al-Udo-muzikistoj kaj kun sakfajfilisto Rufus Harley; Lia provo laŭmodigi la muzikon de okcidenta Azio tamen frakasiĝis. En 1968 li prezentis kun sia bando el Roy Ayers, Sonny Sharrock, Miroslav Vitous kaj frapinstrumentisto Bruno Carr je la Berlinaj Ĵaztagoj. Kun simila instrumetistaro en 1969 ekestis la albumo Memphis Underground. Li estis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj unu el la plej bone sinvendaj muzikistoj de la diskeldonejo Atlantic,[3] je kiu li estis subkontrakte ekde 1959 ĝis 1979. Je Atlantic li ankaŭ laboris kiel produktisto,[4] kie li produktis i.a. diskojn de Chick Corea (Tones for Joans Bones), Miroslav Vitous (Mountains in the Clouds), Roy Ayers, Sonny Sharrock, Attila Zoller, Jim Pepper kaj Ron Carter.

En la 1970-aj jaroj Mann larĝigis sian muzikan spektron kaj laboris kun rokmuzikistoj kiel Duane Allman, la gitaristo de Rolling Stones Mick Taylor, Aynsley Dunbar ("London Underground", 1974) samkiel kun regeo-muzikistoj. Por tio li ankaŭ vojaĝis al Jamajko (Albumo Reggae de 1974). Meze de la 1970-aj jaroj Mann malproksimiĝis de la ĵazo kaj lanĉis diskofuroraĵon "Hi-Jack".

En la 1980-aj jaroj li koncentriĝis pro ekonomiaj kialoj je solokoncertoj, prezentis kun Glen Moore, Frank Gravis kaj Badal Roy kaj agis per la nova propra diskeldonejo , The Alternative, per kiu li publikigis siajn albumojn "Mellow" (de sia prezentado en Montreux en 1977) same kiel "Forest Rain". En 1982 li prezentis kun sia bando "Family of Mann" en Frankfurto kaj en Mumbajo.

En la 1990-aj jaroj li fondis sian propran eldonejon Kokopelli, forlasis ĝin tamen en 1996. Herbie Mann sonregistris entute por pli ol cent diskoj. Li laboris i.a. kun Chet Baker, Sarah Vaughan, Machito, Baden Powell, Art Blakey, kun la triopo de Bill Evans (Nirvana 1962) kaj kun Chick Corea.

En 1989 li transloĝiĝis kun sia edzino, aktorino Susan Janeal Arison, el Novjorko [5] al Santa Fe. En 1997 li malsaniĝis je prostatokancero, pro kiu li malgraŭ multjara lukto finfine mortis la 1-an de julio 2003 en la aĝo de 73 jaroj.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1954 - Herbie Mann Plays (Bethlehem) kun Joe Puma
  • 1957 - Yardbird Suite (Savoy kun Phil Woods, Eddie Costa, Joe Puma
  • 1957 - Just Wailin´ (OJC) kun Charlie Rouse, Kenny Burrell, Mal Waldron
  • 1957 - Sultry Serenade (OJC) kun Joe Puma, Urbie Green, Oscar Pettiford, Jack Nimitz
  • 1962 - At the Village Gate (Atlantic) kun Ahmed Abdul-Malik
  • 1962 - Nirvana kun Bill Evans Trio
  • 1968 - "Windows Opened" (Atlantic) kun Roy Ayers, Sonny Sharrock, Miroslav Vitous, Bruno Carr
  • 1969 - Memphis Underground (Atlantic) kun Roy Ayers, Sonny Sharrock, Miroslav Vitous, Larry Coryell
  • 1976 - Surprises kun la titolo Cajun Moon de J. J. Cale, kantite de Cissy Houston (patrino de Whitney Houston)
  • 1997 - 65th Birthday Celebration (Light Year) kun Randy Brecker, Paquito D'Rivera, Dave Valentin Ron Carter, Eddie Gomez, Ray Mantilla, Tito Puente[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Krom tio li ankaŭ sciis ludi klarneton.
  2. La peco estas funka komponaĵo de lia basisto Ben Tucker; poste ankaŭ Mel Torme ĝin surdiskigis. Mann ege sukcesis per Live at The Village Gate, tiam li vendis 200.000 ekzemplerojn de la albumo kaj 500.000 uouopaĵo-diskojn de la titolo; komp. Kunzler, p. 736.
  3. 25 el liaj albumoj atinggis la popmuzikajn ranglistojn, kion krom li neniu alia ĵazmuzikisto sukcesis
  4. Danke al liajsukcesoj la eldonejo pagis al lia la edukadon kiel produktisto; li direktis la sub-eldonejojn Embryo kaj Vortex
  5. kiun li, kvankam lia hejmurbo – malŝategis laŭ propra eldiro.
  6. Selekto de gravaj diskoj laŭ Penguin Guide to Jazz, eldonoj 1992 kaj 2001