Clitunno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clitunno
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Clitunno estas malgranda kaj bela rivero de 60 km en Umbrio, en centra Italio. Ĝi trafluas tra Trevi kaj Spoleto. Ĝi enfluas ĉe Cannara en la riveron Topino, siavice alfluanto al Tibero.

Historio

Jam konata de latina popolo (per la nomo Clitumnus), sub la protekto de Jupitero, ĝi estis prikantita de Vergilio en Georgiko, kiu atribuis miraklan povon al ties akvoj. Ties teritorio estis ankaŭ prikantita de Plinio la Juna.

La fontoj de la rivero estis prikantitaj de George Byron en Childe Harold's pilgrimage (Pilgrimado de Childe Harold), 1818[1]). En 1848, Alexandre Dumas mencias la « ŝafejojn de Clitunno » en Catilina[2].

En 1852 Paolo Campello della Spina aĉetis tiun teritorion kaj transformis ĝin en belan parkon, prikantitan de Giosuè Carducci, en 1876, en la bela poezio Alle Fonti del Clitunno.

Percival Lowell, en sia libro Mars[3], donis ĝian nomon al « kanalo » de Marso.

Notoj kaj referencoj

  1. angle George Byron, Child Harold's pilgrimage, Canto the Fourth, LXVI: But thou, Clitumnus! in thy sweetest wave.
  2. france Catalina, acte I, tableau II, scène VI.
  3. angle Percival Lowell, Mars, Map of Mars