Plinio la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gaius Plinius Caecilius Secundus minor

Gaius Plinius Caecilius Secundus minor, nomata Plinio la Juna, naskiĝis dum la jaro 61 en Como (Novum Comum) kaj mortis ĉ. la jaro 113. Li estis nevo kaj poste adopta filo de Gaius Plinius Secundus, konata kiel Plinius maior, Plinio la Maljuna.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Plinio devenis el riĉa kavalira familio. Kiam li estis ankoraŭ knabo, lia patro Laelius Caecilius Cilo mortis, kaj lia onklo Plinio la malpli juna adoptis lin. Li sendis lin al Romo por studi en la lernejo de Kvintiliano.

Post siaj studoj li dediĉis sin la la parolarto. Li faris ŝtatofican karieron sub la regado de Domiciano kaj atingis la rangon de senatano. La brilo de lia kariero eble ŝuldiĝis ne nur al lia talento, sed ankaŭ al liaj riĉo kaj amikaro. De 98 al 101 li administris la ŝtatan trezoron (aerarium Saturni).

Imperiestro Trajano nomumis lin guberniestro de Bitinio. Em 113 (eble 115) li mortis; estas necerte, ĉu en Bitinio aŭ reveninte al Romo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefa verko de Plinio estis kolekto da 247 leteroj, dividita al 10 libroj, kiujn li skribis inter 96 kaj 109. La leteroj ne estas fikciaj, sed vere senditaj, frukto de korespondado kun amikoj kaj kolegoj, foje skribitaj je specialaj okazoj (notoj, rekomendoj), pro sociaj kaŭzoj (invitoj, opiniinterŝanĝoj) aŭ pro priskribo de eventoj (famegas lia kroniko de la eruptiĝo de Vezuvo en 79, kiu mortigis lian onklon).

Male ol la tute personaj leteroj de Cicerono, kiuj nur hazarde konserviĝis, liaj leteroj estas dekomence destinitaj por publikigo. Tion montras precipe la granda zorgo pri la stilo. Tacito uzis kelkajn el liaj leteroj kiel fonton por siaj historiaj verkoj.

La lasta el la dek libroj enhavas la korespondadon inter Plinio kaj imperiestro Trajano dum lia regado en Bitinio. Tiu kolekto estis publikigita post lia morto, supozeble danke al Trajano mem, kiu intencis la kolekton kiel manlibron de bona administrado. Inter tiuj leteroj precipe interesas tiu pri la kristanoj, tiam ankoraŭ ne tre signifaj. Ĝi estas la unua Latina teksto ne-kristana, kiu mencias kristanojn.

Krom tio li verkis ege ampleksan Panegiron pri imperiestro Trajano.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La leteroj pri la kristanoj aperis en Apologio de Tertuliano, 1982, kaj sufiĉe reprezenta impreso el liaj verkoj de 28 paĝoj aperos en la 4a volumo de Antologio Latina de Gerrit Berveling.