Cotne Gamsaĥurdia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cotne GAMSAĤURDIA estas filo de Zviad Gamsaĥurdia, la unua prezidento de moderna Kartvelio, opozicia kartvela politikisto. En aŭtuno 2007 li estis akuzita pri spionado por Rusio kaj preparo de ŝtata renverso kaj devis fuĝi al Rusio.

Cotne Gamsaĥurdia estas filo de la dua edziĝo de Zviad Gamsaĥurdia kun Manana Arĉvadze-Gamsaĥurdia.[1] Post fuĝo de lia patro el Kartvelio en 1992, Cotne loĝis en Ĉeĉenio. En 1997 li estis ostaĝigita de ĉeĉenaj militistoj, sed poste liberigita.[2]

Tiam li revenis al Kartvelio kaj iĝis helpanto de la urbestro de Batumo. La 11-an de aprilo 1999 Cotne, post kverelo, pafis el pistolo en sian samaĝulon, sportiston Avtandil Maglakelidze, kaj kaŝis sin. En oktobro 2005, en kompanio de amikoj Gamsaĥurdia deiris de la tablo, eniris banejon kaj batis sian bruston per tranĉilo, post kio li estis urĝe enhospitaligita. La parencoj klarigis lian agon per depresio.[3]

Somere de la jaro 2006 la vidvino de Zviad Gamsaĥurdia decidis reentombigi sian edzon en Tbiliso. Ŝi turnis sin al la patriarkoj de Kartvelio kaj Rusio (en ambaŭ landoj ortodoksa kristanismo estas la plej disvastiĝinta religio) kun peto helpi pri retrovo de la tombo de Zviad Gamsaĥurdia en la Grozno. La 3-an de marto 2007 la restaĵoj estis trovitaj; tion ĉeestis Cotne, kiu rekonis la patron laŭ kruco, horloĝo, piedvestoj kaj kartvela tero, kiun parencoj enmetis en la tombon ĉe entombigo. Juĝ-medicina ekspertizo poste pruvis, ke la restaĵoj estas de Zviad Gamsaĥurdia. Nokte de la 27-a al la 28-a de marto 2007 Cotne elportis restaĵojn de sia patro al Kartvelio; laŭ lia peto rusiaj potenculoj permesis al li uzi la rekonstruatan kaj nun nefunkciantan limkontrolejon en Verĥnij Lars (Norda Osetio).

Poste Cotne aliĝis al kartvela opozicio. Dum la politika krizo de 2007, kartvelaj sekurecservoj publikigis videon, el kiu eblas kompreni, ke Cotne interkonsentas kun reprezentantoj de la rusia ambasado pri renverso de la prezidento Miĥeil Saakaŝvili. Cotne Gamsaĥurdia kaj alia opoziciano Ŝalva Natelaŝvili estis akuzitaj pri spionado por Rusio kaj provo perforte renversi la ŝtatan potencon, sed oni ne arestis ilin. De Natelaŝvili poste la akuzoj estis deprenitaj, Gamsaĥurdia fuĝis al Rusio. Preskaŭ dum jaro li loĝis en Moskvo, laboris kiel politologo kaj verkis por gazetaro artikolojn, en kiuj alvokis al „liberigo de Kartvelio de la neokoloniisma jugo fare de Usono" kaj batalo kontraŭ la „reĝimo de Saakaŝvili".

Cotne Gamsaĥurdia estis arestita en la flughaveno de Tbiliso la 3-an de septembro 2008 pro akuzoj pri planado de ŝtata renverso en Kartvelio kunlabore kun rusiaj sekurecservoj. La akuzoj povas kaŭzi lian enprizonigon por 20 jaroj, laŭ la funkcianta kartvela leĝaro.[4] Cotne rifuzas konsideri sin kulpa. Lia advokato neniel komentis la aferon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Дмитрий Александров. Саакашвили поймал шпиона. — Взгляд, 04.09.2008
  2. Former Georgian president's son taken hostage then released in Groznyy. — Интерфакс, 28.08.1997
  3. Сын Звиада Гамсахурдиа совершил попытку самоубийства. — Regnum, 08.10.2005
  4. http://www.lenta.ru/articles/2008/09/04/son/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]