Csénye

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Csénye [ĉEnje] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Sárvár.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo laŭ la fervojo Sárvár-Szombathely, krome flankovojo estas al la najbara Sárvár.

Historio

Pli frue romianoj loĝis en la komunumo. La unua mencio devenis el 1221 laŭ tiama hungara ortografio "Chence". En 1917 memstara vilaĝo Füztű aliĝis al Csénye. La loĝantaro okupiĝas pri terkulturado aŭ laboras en Sárvár aŭ en Szombathely.

Vidindaĵoj

La komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Johano Nepomuka, krome estas golgoto kun kapelo. La malnova ĉevalostalo estas protekta memoraĵo.