Dámaso Berenguer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dámaso Berenguer y Fusté, Grafo de Xauen (n. la 4-an de aŭgusto 1873 - m. la 19-an de majo 1953) estis hispana soldato kaj politikisto.

Berenguer estis naskita en San Juan de los Remedios, Kubo, dum tiu insulo daŭre estis hispana provinco. Li membriĝis en la armeo en 1889, deĵoris en Kubo kaj Maroko, kaj estis promociita al generalo en 1909. En 1918, oni nomumis lin sub ĉefministro Manuel García Prieto. De januaro 1919 ĝis julio 1922 li estis la alta komisaro de hispana Maroko. Post planado de ribelo, aliflanke, li estis prezentita en milita tribunalo kaj eligita de la servo. Li estis savita antaŭ la 13-a de septembro 1923 de la puĉo de Miguel Primo de Rivera. Oni koncedis al li amnestion kaj estis nomumita armeestro de la reĝa familio.

En januaro 1930, sekvanta la malvolan eksiĝon de la diktatoro Primo de Rivera, reĝo Alfonso la 13-a ordonis al Berenguer formi registaron kaj reestigi normalecon al la lando. Kiel ĉefministro, Berenguer nuligis kelkajn el la plej severaj iniciatoj lanĉitaj de Primo de Rivera, gajnante sian reĝimon la moknomon dictablanda. Li ankaŭ trovis kelkajn problemojn, kreskantaj postuloj por la forigo de la monarkio, malorganizado inter la landaj partioj post sep jaroj da subpremo iganta la vokon de elektoj, ktp.

Berenguer eksiĝis kiel ĉefministro la 14-an de februaro 1931. Li estis anstataŭita de Juan Bautista Aznar-Cabañas, sub kiŭ li funkciis kiel Ministro de Milito. Du monatojn poste, Alfonso fuĝis de la lando kaj la respubliko estis deklarita, en tiu tempo Berenguer estis malliberigita. Li mortis en Madrido en 1953.