Dániel Szentessy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZENTESSY Dániel (senteŝi) estis hungara mondvojaĝisto, glavforĝisto naskita en Bodrogszentes en 1805 kaj mortinta en Nagyvárad en 1895.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szentessy lernis la metion de glavforĝisto en Varado kaj en 1825 li ekiris al vagantvojaĝo. Dum 15 jaroj li estis interalie en Vieno, Innsbruck, Alzaco-Loreno, Flandrio, Sheffield, Bayonne, Cordoba, Toledo, Algero, Tunizo, Damasko, Istanbulo, lokoj mondfamaj de tiu metio. Li revenis en 1840 al Nagyvárad kaj malfermis laborejon. Pro la partopreno en revolucio de 1848 oni kondamnis lin je dujara malliberejo (Munkács). Ekde 1851 li vivis en Nagyvárad.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon