Dénes Kemény (trejnisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Kemény
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1954 (1954-06-14) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Dénes Kemény (trejnisto)
Okupo
Okupo akvopilkisto • bestokuracisto • akvopilka trejnisto
vdr

Dénes Kemény [dEneŝ kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemény Dénes estas hungara sportisto pri akvopilkado, trejnisto, bestkuracisto.

Manplatoj de Dénes Kemény en Miskolc

Dénes Kemény [1] naskiĝis la 14-an de junio 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Kemény komencis ludi akvopilkadon en 1972 en sia naskiĝurbo, poste en diversaj kluboj, eĉ en Como ekde 1987. En 1973 li apartenis al venkinta teamo en Junulara Eŭropa Ĉampionado en Duisburg. Inter 1974 kaj 1986 li estis 17-foje membro de la nacia teamo. En 1978 li akiris diplomon pri bestokuracado, en 1990 kaj 1998 diplomojn pri trejnisto de akvopilkado. Li okupiĝis pri esplorado de bestomalsanoj en Hungario ĝis 1986, poste jardekon en Italio. Inter 1997 kaj 2012 li estis trejnisto de la hungara nacia teamo pri akvopilkado por viroj. En tiu periodo la teamo estis la unua en Someraj Olimpikoj en 2000, 2004, 2008, ankaŭ Monda Ĉampiono en 2003 (krome la teamo havis aliajn menciindajn pokalojn kaj rezultojn). Li estas titulara docento en Universitato Semmelweis. Li ricevis diversajn premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • naĝejo de Miskolc prenis la nomon Kemény Dénes

Fontoj[redakti | redakti fonton]