Daŭripova nekresko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Daŭripova nekresko estas politika kaj socia koncepto kiu naskiĝis en la fruaj 1980-oj. Laŭ tiu koncepto, la senlima ekonomia kresko en limhava mondo estas absurdaĵo, do oni proponas kiel eble plej reveni al loka ekonomio kaj malaltigi la t.n. ekonomian kreskon.

Tiu movado baziĝas sur la ideo ke la tero per si mem sufiĉu por nutri kaj loĝigi ĉiujn vivantajn estaĵojn.

Pro la trograndega ekspluato de la materialoj (nafto, akvo, ligno, fiŝo ...) pluraj homoj opinias ke la riĉaj landoj (aŭ tiel-nomitaj "nordaj landoj") devus malkreskigi siajn ekonomiojn. Tamen malkreskigi ne necese signifas ŝanĝi la vivmanieron, do la Daŭripova nekresko proponas redukti la produktojn por redukti la poluon kaj savi la materialojn, sed baze de la movado temas pri radikala ŝanĝo de la vivmaniero, ĉar pluraj studoj montris (ekzemple) ke plej ofta uzo de la aŭtomobilo estas por malpli ol 1 aŭ 2 kilometroj, kio povas esti farita piede. Tiel la daŭripova nekresko proponas redukti draste la tutteran vivmanieron por konservi ilin pli longe aŭ ne plu uzi la ne renoviĝantajn fontojn de energio.


Vidu ankaŭ