Dalolo
El Vikipedio
| Dalolo | |
|---|---|
| Alteco | - 48 m |
| Situo | Etiopio |
| Montaro | Danakil-dezerto |
| Koordinatoj | 14°14′30″N 40°18′0″O / 14.24167°N, 40.3°OKoordinatoj: 14°14′30″N 40°18′0″O / 14.24167°N, 40.3°O |
Dalolo estas vulkana eksplodkratero (aŭ maaro) en la Danakil-dezerto nordoriente de vulkano Erta Ale en Etiopio.
Dalolo formiĝis dum freata erupcio en 1926, kaj multaj similaj krateroj kovras la ĉirkaŭan sal-ebenon. Tiuj krateroj estas la plej malaltaj: ili havas altecon (pli prave: malaltecon) de minus 45 m aŭ pli (do sub marnivelo).
En la loka afara lingvo Dallol signifas dissolvo, malintegriĝo kaj priskribas la pejzaĝon de acidegaj lagoj (pH-valoro de ĉirkaŭ 2), de kaŭstikaj varmegaj fontoj, de fera oksido, sulfuro kaj salo-dezertoj. La regiono similas al la varmegaj fontoj de Nacia Parko Yellowstone.
- Dalolurbo - estas fantomurbo en Dalolkratero, eksminejo de kalio forlasita en la 1960-aj. Kiam loĝata ĝi estis la plej varmega loĝatejo de la planedo.
