Daniel Parker (baptisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Presbitero Daniel Parker

Daniel PARKER (naskita la 29-an de januaro 1781 – mortinta la 3-an de decembro 1844), plej ofte nomata Elder Daniel Parker (Elder = presbitero, kirkestrarano), estis frua gvidanto de la movado de Primitiva Baptismo en suda Usono kaj Teksaso (alveninte tien kiam Teksaso ankoraŭ estis parto de Meksiko). Li fondis plurajn kirkojn de la Primitivaj Baptistoj, sed poste li gvidis skisman grupon, kiu apartiĝis sub la nomo "Antaŭdestinismaj Baptistoj 'Du Semoj en la Spirito'", unu el la plej fruaj ekzemploj de la doktrino pri "Serpenta Semo" en protestanta kristanismo. [1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La artikolo estas ĝermo bazita sur la angla vikipediero, kaj sur la referencita retejo.