Darik Otira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Darik Otira estas pseŭdonimo de Esperanto-verkisto. Sub tiu pseŭdonimo publikiĝis la romano Vojaĝo al kuniĝo (Konfesoj de seksobsedito) (Mondial, 2010). Laŭ la titolo evidente la temo estas pri seksumado kaj eĉ obsedo pri midzado. Ties agado okazas parte en Esperantujo, kaj ties protagonisto nomiĝas Rikardo kio povas esti kaŝe sub la pseŭdonimo.

Krom la du sube menciitaj recenzoj en Beletra Almanako, 8, en la sama numero oni publikigas intervjuon en kiu Darik Otira defendas sian romanon kaj pri si mem retenas la anonimecon kiel propra de negrava homo, kaj paralele tio utilas al la merkatigo de la verko. Pri la anonimeco, la aŭtoro eĉ ne malkaŝas sian sekson, sen konsidere al la vireco kaj eĉ maskleco de la protagonisto de la romano. Krome la seksaj aferoj, Darik Otira parolas ankaŭ pri sekseco en Esperantujo kaj specife dum junularaj renkontiĝoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pascal Dubourg Glatigny, Intervjuo kun Darik Otira, Beletra Almanako, 8, Mondial, Novjorko, Junio 2010. Paĝoj 162-165.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Grigorij Arosev (Ruslando), Otira, Darik. Vojaĝo al kuniĝo: Konfesoj de seksobsedito. — Novjorko: Mondial, 2010. — 362 p., La Ondo de Esperanto. 2011. №4–5 (198–199) [1] Alirita la 6an de Oktobro 2016.
  • Vojaĝo – tra kuniĝoj kaj disiĝoj – kien? (Valentin Melnikov pri Vojaĝo al kuniĝo. Konfesoj de seksobsedito de Darik Otira) Beletra Almanako, 8, Mondial, Novjorko, Junio 2010. Paĝoj 154-158.
  • Mispaŝoj al plena obsedo (Cindy McKee pri Vojaĝo al kuniĝo. Konfesoj de seksobsedito de Darik Otira) Beletra Almanako, 8, Mondial, Novjorko, Junio 2010. Paĝoj 158-160.