Deinopedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Deinopedoj
Specio de la genro Deinopis kun aranereto
Specio de la genro Deinopis kun aranereto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneedoj Arachnida
Ordo: Araneuloj Araneae
Deinopedoj Deinopidae
C. L. Koch, 1850
Diverseco
2 genroj, 61 specioj
Genroj

(latine)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Deinopedoj estas familio de araneuloj nome Deinopidae kiu konsistas el bastonecformaj araneoj kiuj konstruas malkutimajn araneretojn kiujn ili pendigas inter la antaŭaj kruroj. Kiam predo alproksimiĝas, la araneo etendas la reton du aŭ tri fojojn ties grandon kaj elpelas sin al la predo, interplektanta ĝin en la reto. Pro tio, ili estas nomataj ankaŭ retlanĉaj araneoj. Ties eksterordinara nokta vidkapablo adaptita al malantaŭaj mezaj okuloj permesas ilin lanĉi tiun reton super eblaj predaĵoj. Tiuj okuloj estas tiom grandaj kompare al la aliaj ses okuloj ke la araneo ŝajnas havi nur du okulojn.

La genro Deinopis estas la plej bone konata en tiu familio. Araneoj de tiu genro estas nomataj ankaŭ ogrovizaĝaj araneoj, pro imagita simileco inter ties aspekto kaj tiu de mitologia kreaĵo, nome ogro. Ili estas distribuataj preskaŭ tutmonde en tropikoj, el Aŭstralio al Afriko kaj Ameriko. En Florido, Deinopis ofte pendas supre al suben el silka linio sub sabal-palmoj dumtage. Ĝi aperas nokte por praktiki siam malkutiman predokaptan metodon de senvertebrulaj predoj. Ties okuloj kapablas arigas disponeblan lumon pli efike ol la okuloj de katoj kaj gufoj, kaj estas kapablaj fari tion spite la mankon de tapetum lucidum; anstataŭe, ĉiun nokton granda areo de lumsensiva membrano estas fabrikita ene de okuloj, kaj ĉar araneaj okuloj ne havas irisojn, ĝi estas rapide detruita denove krepuske.[1]

La genro Menneus estas konata ankaŭ kiel "ĝib-araneo".

La tuta familio estas kribel-hava.[2]

Genroj[redakti | redakti fonton]

  • Deinopis Macleay, 1839 (en ĉiu kontinento, escepte Eŭropo kaj Antarkto)
  • Menneus Simon, 1876 (Aŭstralio, Afriko)

Du genroj iame inkluditaj en tiu familio, Avella O. P-Cambridge, 1877 kaj Avellopsis Purcell, 1904, estas nune lokataj en Menneus.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. How spiders see the world. Australian Museum (2015-10-30). Alirita 2016-09-07.
  2. Coddington, J.A. & Levi, H.W. (1991). Systematics and Evolution of Spiders (Araneae). Annu. Rev. Ecol. Syst. 22:565-592
  3. "Gen. Menneus Simon, 1876", World Spider Catalog (Natural History Museum Bern), http://www.wsc.nmbe.ch/genus/706/Menneus, retrieved 2015-09-28 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kaston, B.J. (1953). How to Know the Spiders, Dubuque, Iowa.
  • Jackman, John A. (1997). A Field Guide to Spiders & Scorpions of Texas. Gulf Publishing Company. Houston, Texas. p. 127.