Delicatessen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deli en Romo
La restoracio Katz Delicatessen en Novjorko, kie estis filmita fama sceno de la filmo When Harry Met Sally.
Ruben-sandviĉo ĉe Katz Delicatessen, tipa por Novjorkaj frandaĵejoj

Frandaĵvendejo, Bongustaĵejo, DelikataĵejoDelicaĵejo, mallongigita Deli de la substantivo: Delico) estas manĝbutiko, kiu specialiĝas pri specialaj, maloftaj aŭ luksaj manĝeblaj produktoj aŭ pladoj. Krome, la nomo delicaĵejo povas ankaŭ rilati al sekcio de superbazaro kaj al speco de restoraciobufedo.

Estas malfacile trovi precizan difinon por delicaĵejo ĉar la tipo varias laŭ mondregionoj kaj kulturoj. En Eŭropo la esprimo kutime rilatas al butiko dum en Usono la esprimo "bongustaĵejo" kaj mallongigita "delicaĵejo" plejparte rilatas al bufedo kiu servas unikajn pladojn, kutime en la stilo de kultura aŭ regiona specia kuirarto.

Delikaĵbutikoj estas karakterizitaj per diversaj vendaĵoj kiuj estas diferencaj de superbazaro. Kutime ne estas bazaj ingrediencoj en la delicaĵejo kaj la plej multaj el la produktoj estas bongustaĵoj aŭ venas de malsamaj kuirartoj ol la loka kuirarto.

Inter la frandaĵoj, ioj estas pakitaj kaj kelkaj vendataj pogrande aŭ laŭpeze. Frandaĵvendejo povas vendi krudaĵojn por kuirado, pretajn manĝaĵojn, kaj eĉ pladojn aŭ sandviĉojn preparitajn laŭ klientpostuloj kaj manĝitajn surloke aŭ pakitajn por forporto kaj manĝi aliloke. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]