Demando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Demando estas ĉia frazo kutime uzata por eltrovi ion de la aŭskultanto. Per la demando oni sciigas al la aŭskultanto, kion oni volas scii, kaj en normalaj cirkonstancoj li donos la respondon, se li povas.

Ĉiuj lingvoj havas iun gramatikan manieron esprimi demandojn. Tamen povas okazi, ke gramatika demando ne estas vera demando, sed vere ĝentila ordono (ekz-e "Ĉu vi povas malfermi la fenestron?") aŭ simpla pensigo (retorika demando).

En Esperanto gramatikaj demandoj ĉiam komenciĝas per demando-vorto (ĉu aŭ unu el la tabelvortoj komenciĝantaj per ki-). "Ĉu" estas uzata por "frazaj" aŭ "decidaj demandoj" (respondeblaj per "jes" aŭ "ne"), ki-vortoj por "vortaj demandoj" (respondeblaj per vorto, kiu povas transpreni la gramatikan rolon de la ki-vorto).


Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri demando en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu. 
  • Citaĵo
     Ĝi havas ankoraŭ signon de demando. 
  • Citaĵo
     Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando. 

Referencoj

  1. [1]