Denis Bertholon de Polet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denis Bertholon de Polet
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1776 (1776-11-19)
en Liono
Morto 28-an de marto 1847 (1847-03-28) (70-jaraĝa)
en Pollet
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Denis Bertholon de Polet estis franca politikisto kaj deputito naskiĝinta la 19-an de novembro 1776 en Liono (Rodano) kaj mortinta la 28-an de marto 1847 en Pollet, domareto de Saint-Maurice-de-Gourdans.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elmigrulo dum la franca revolucio, Denis Bertholon de Polet revenis al Francio dum la sieĝo de Liono kaj estis enkarcerigita. Komandanto de la nacia gvardio en Montluel dum la Resurtronigo, li cetere oficiis kiel departementa konsilisto de la kantono Meximieux kaj deputito de la departemento Ain de 1831 ĝis 1834. Li seĝis ene de la parlamenta majoritato favora al la julia monarkio.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia nepino Virginie Vincent de Saint-Bonnet (1828-1901) edziniĝis kun Antoine de Abbadie d'Arrast[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]