Denis Zachaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dionysius Zacharias
(1510-1556)
Stampilo de la Universitato de Bordozo, tie kie li studis.
Stampilo de la Universitato de Bordozo, tie kie li studis.
Persona informo
Denis Zachaire
Naskiĝo 1510
en Guyenne, Akvitanio, Francio
Morto 1556
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Bordozo
Universitato de Tolozo
Profesio
Okupo alkemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Denis Zachaire (1510-1556) estis franca alkemiisto kiu pasis sian vivon kaj malŝparis la fortunon de sia familio serĉe de la filozofia ŝtono kaj de la Vivo-eliksiro. Li lasis detalan aŭtobiografian raporton pri siaj alkemiaj aventuroj kaj siaj supozataj malkovroj pri la Filozofia Ŝtono. Estinte 25-jara, li hipotekis siajn propraĵojn kaj perdis ĉion pro amo al alkemio. Laŭ ĉiuj probabloj li mortis ekstreme malriĉa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tre malfrue li estis sendita al la Universitato de Bordozo, sub la prizorgado de iu mentoro por gvidado de liaj studoj. Bedaŭrinde, tiu mentoro estis serĉanto de la granda viveliksiro, kaj sukcesis igi lian lernanton tiel freneza kiel si mem rilate al tiu lernobjekto. Ambaŭ estis enamiĝintoj de la verko Magnum Opus kaj Zakajro rapide trovis sin kaptita de la histerio, verŝante grandajn kvantojn de mono de siaj gepatroj en la mistikan krisolon.

Laboranta senĉese en fumplenaj ĉambroj, Zakajro kaj lia mentoro elspezis pli ol 200 kronojn kaj liaj gepatroj reduktis lian ricevaĵon. Reveninte hejmen por hipoteki sian heredon, Zakajro asociiĝis al iu filozofo kaj pli malfrue al iu monako, kiuj ambaŭ helpis lin elspezi ĉian oron, kiu restis al li.

En 1550, Zakajro asertis transmutacii bazan metalon en oron. Iom poste, dum liaj eksperimentoj, li nomis sin Majstro Dro Zakajro, sinjoro kaj filozofo el Gvieno, Gaskonio. En 1545, li estis invitita de la reĝo Henriko la 2-a el Navaro en la francan kortegon, kiu promesis al li 4 mil kronojn por havado de sekreto fari cinabron arĝentan. Laŭ Mordechai de Delle, poeto ĉe la kortego de Rudolfo la 2-a, li estis murdita en Kolonjo de iu servisto, kiu ŝtelis lin kaj lian edzinon, kaj lia revo fariĝis polvon.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Opuscule très excellent de la vraye philosophie naturelle des métaux (1567)

Nur tiu verko oni povas atribiu al tiu alkemiisto. Ĉi tiu traktaĵo estis trifoje presita en ĝia franca originalo (Antverpeno, 1567, 1568 kaj Liono, 1574) antaŭ ol tradukiĝi en la latinan kaj germanan en la komenco de la 17-a jarcento. Tamen oni povas trovi anglan version, kvankam partan. Ĉu la aŭtoro estis alkemiisto aŭ satiristo estas dubebla pro la bona humoro de la verko.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj