Departementa domo (Veszprém)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo al la departementa domo en Veszprém

La Departementa domo estas impona historia monumento en Veszprém (urbo), antaŭ parko, kie situas ankaŭ Teatro Petőfi (Veszprém) kaj la urba muzeo.

Departementa domo en Veszprém

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro la oftaj turkaj okupadoj la departementaj kunsidoj okazis en PápaKörmend en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En la sekva jarcento la episkopo portis la titolon departementestro, tial la kunsidoj okazis en Ĉefepiskopa palaco (Veszprém). Episkopo Márton Bíró donacis parcelon por departementa domo, kiu estis konstruita inter 1754-1763. En 1810 pro tertremo la konstruaĵo ruiniĝis. Oni konstruis pli grandan kaj imponan domegon en loko de iama salodomo inter 1885 kaj 1887. Post jaroj la arkivo, librejo kaj muzeo trovis liberajn lokojn en la konstruaĵo. Dum la 2-a mondmilito la domego iĝis kazerno kaj hospitalo. En 1967 incendio okazis, diversaj dokumentoj cindriĝis. En la 1980-aj jaroj la departementejo plene renoviĝis.

Angulo de la departementa domo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa domego situas sola inter trotuaroj kaj formas brikon. Meze de la briko estas interna korto. La fasado estas simetria, kie meze estas la portiko kun 3 arkadoj. Interne en la unua etaĝo situas la ĉambrego, sed ĝi havas duetaĝajn altecojn. En la kelo restis puto de la salodomo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]