Deveno kaj Vivo de la lingvo Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Deveno kaj Vivo
de la lingvo Esperanto
Deveno kaj Vivo de la lingvo Esperanto
Deveno kaj Vivo
de la lingvo Esperanto
Aŭtoro Petro Stojan
Eldonjaro 1953
Urbo Bruĝo
Eldoninto Flandra Esperanto-Instituto
Paĝoj 110
vdr

Deveno kaj Vivo de la lingvo Esperanto, eldonita en 1953 de Flandra Esperanto-Instituto en Bruĝo, estas fine verkita verko de Petro Stojan kiu jam estis preleginta pri tiu temo dum la Ĝeneva Kongreso de 1925. La unua duono de la verko estas jam aperinta en 1937 sub titolo "Evoluo de Esperanto" en "Esperanto", la gazeto de Universala Esperanto-Asocio.

Citaĵo
 Tio ne estas historia verko sed simple diskuto pri evoluo de la lingvo Esperanto dum la periodo de ĝia kreado ĝis nun. Stojan estas tre sperta lingvisto kaj la bazo de la nuna verko estis prelego kiun li faris en 1925 en Ĝenevo kaj kiu parte aperis en 1937 en "Esperanto", tamen por la plimulto de nunaj legantoj tiu fakto ne estas grava kaj ili povas konsideri la verkon kiel tute novan pritrakton de la temo. Tre valora libro [1]


Referencoj

  1. Historio de Esperanto III, p. 1130

Vidu ankaŭ