Dezső Magos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Magos
Persona informo
Naskonomo Munk Dezső
Naskiĝo 1-an de marto 1884 (1884-03-01)
en Balassagyarmat
Morto 10-an de junio 1944 (1944-06-10) (60-jaraĝa)
en Aszód
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Dezső Magos
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Dezső Magos [deĵO magoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magos Dezső estis hungara arkitekto. Lia origina familia nomo estis Munk.

Memortabulo pri Dezső Magos

Dezső Munk[1] naskiĝis la 1-an de marto 1884 en Balassagyarmat, li mortis la 10-an de junio 1944 en Aszód.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Magos devenis el juda familio. Li diplomiĝis kiel arkitekto en 1913. En la 1920-aj jaroj li kristaniĝis pro la kontraŭjudaj leĝoj. Li fariĝis membro de la Ĉambro de Inĝenieroj en 1930. Tiutempe Magos projektis plurajn armeajn objektojn, krome plej ofte plurajn konstruaĵojn en sia naskiĝurbo. De la fruaj 1940-aj jaroj li havis escepton el la kontraŭjudaj leĝoj pro bonaj personaj kontaktoj en la urbo. Dum la nazia erao tamen li estis deportita kaj dumvoje li mortigis sin.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • propra familia domo en Balassagyarmat (ĉirkaŭ 1910)
  • ekspoziciejo en Balassagyarmat (1913)
  • ĝandarmejo de Balassagyarmat (1928)
  • monumento en Romhány (1932)
  • kazerno de Rétság (1937)
  • armeaj objektoj dum la 2-a mondmilito

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Balassagyarmat (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]