Dick Marty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dick Marty en 2007

Dick MARTY (naskiĝis la 7-an de januaro 1945 en Sorengo, kantono Tiĉino, Svislando) estas svisa politikisto kaj juristo. Li reprezentas la liberalan partion Radikal-Demokrata Partio de Svislando, germane mallongigata FDP, unu el la kvar partioj de la granda registara koalicio de Svislando.

Dick Marty estis ŝtata advokato de la kantono Tiĉino kaj ekde la jaro 1995 reprezentas la kantonon en la Konsilio de la Kantonoj. Krome li estas deputito de la Konsilio de Eŭropo kaj de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj ties komisiono pri Homaj rajtoj. La politikisto estas civitano de la urboj Lugano en Tiĉino kaj de Guttet-Feschel en Valezo.