Konsilio de la Kantonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
kunvenjo de la Konsilio de la Kantonoj

La Konsilio de la Kantonoj (ankaŭ Ŝtata KonsilioŜtata Konsilantaro - evitinda estas dume "Kantona Konsilio", kiu esprimo estas uzata por la kantonaj parlamentoj; germane Ständerat, france Conseil des États, itale Consiglio degli Stati, romanĉe Cussegl dals StadisCussegl dals Chantuns) estas la eta ĉambro de la svisa parlamento Federacia Asembleo. La naciaj nomoj Stand, État kaj Stato estas historiaj nomoj por la svisaj kantonoj.

Ĉar en la Konsilio de la Kantonoj ekzistas pli da spertaj, longjaraj politikistoj ol en la alia, pli granda ĉambro de la svisa parlamento, la Nacia Konsilio de Svislando, la Konsilio de la Kantonoj inter la svisoj ankaŭ neoficiale nomiĝas Stöckli, svisgermane por «pensio».

La laŭvortaj protokoloj de la Konsilio de la Kantonoj publikiĝas en la oficiala bulteno de la Federacia Asembleo, rete ankoraŭ dum la sama tago (vidu ĉe la retaj ligiloj sube).

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La Nacia Konsilio kaj la Konsilio de la Kantonoj estas la leĝodonaj instancoj de la Svisa Konfederacio. La du ĉambroj estas samrajtaj. Tio signifas, ke leĝopropono devas esti akceptita en ambaŭ parlamento-ĉambroj antaŭ ĝi povas validiĝi. Kutime propono unue estas diskutata en la Nacia Konsilio. Kiam la Nacia Konsilio ĝin akcpetis, la Konsilio de la Kantonoj ĝin diskutas. En kazo de malakcepto de la Konsilio de la Kantonoj, la propono reiras por rediskuto al la Nacia Konsilio. Teorie eterne, ĝis oni trovas kompromison, kiu estas akceptita en ambaŭ ĉambroj. La propono nun povas fariĝi leĝo sub la kondiĉo, ke ne unu el la du konsilioj submetas ĝin al publika voĉdono kaj ankaŭ la popolo ne per referendumo (per kiu ĉiu-ajn civitano povas postuli publikan voĉdonon pri leĝo, se li aŭ ŝi povas kolekti 50000 subskribojn) postulas voĉdonon. En ĉi-lasta kazo, la leĝo ekvalidos nur post pozitiva popola verdikto.

Membroj[redakti | redakti fonton]

La Konsilio de la Kantonoj konsistas el 46 membroj, po du por ĉiu regula kantono kaj po 1 por la kantonoj, kiuj antaŭ nomiĝis "duonkantonoj" (Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba, Nidvaldo kaj Obvaldo, Apencelo Ekstera kaj Apencelo Interna). La kantono Zuriko kun 1,2 milionoj da enloĝantoj do en la Konsilio de la Kantonoj havas same multe da voxoj kaj da politika povo kiom la kantono Urio kun 35 000 enloĝantoj. La membroj de la Konsilio de la Kantonoj nomiĝas Ŝtataj Konsilianoj (germane in-forme Ständerätinnen kaj vir-forme Ständeräte).

Laborlingvoj[redakti | redakti fonton]

En la debatoj kutime uziĝas la germana kaj franca lingvoj, la itala lingvo apenaŭ uzatas. Ne ekzistas samtempa tradukado, do ĉiuj parlamentantoj parolas en sia denaska lingvo kaj ĉiu parlamentano devas almenaŭ kapabli bone kompreni la germanan kaj francan.

Elektosistemo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la artikolo 150 de la svisa federacia konstitucio ĉiu kantono fiksas la elektomanieron por la Ŝtata Konsilio per rektaj elektoj fare de la kantonaj civitanoj kaj la daŭron de la mandatoj je kvar jaroj. La elektoj por la Ŝtata Konsilio okazas samtempe kiel tiuj de la Nacia Konsilio, escepte en la kantono Apencelo Interna, kiu okazigas ilin dum la Landkomunumo en aprilo. La plej multaj kantonoj procedas laŭ la majoritata balotsistemo; esceptoj estas la kantonoj Ĵuraso kaj Neŭŝatelo kiuj procedas laŭ la proporcia balotsistemo. En la kantono Neuŝatelo ankaŭ eksterlandanoj povas voĉdoni kaj en la kantono Glaruso 16- kaj 17-jaruloj povas partopreni.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]