Nacia Konsilio de Svislando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
kunvenejo de la Nacia Konsilio

La Nacia Konsilio de Svislando (germane Nationalrat (NR), france Conseil national (CN), itale Consiglio nazionale, romanĉe Cussegl naziunal) estas la granda ĉambro de la svisa parlamento Federacia Asembleo. La Konsilio de la Kantonoj (la eta ĉambro) estas la reprezentejo de la kantonaj politikistoj. Ambaŭ parlamentaj ĉambroj konsistigas la Unuiĝintan Federacian Asembleon de Svislando kun sia sidejo en la Federacia Domo (germane Bundeshaus) de Svislando en Berno.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La Nacia Konsilio kaj la Konsilio de la Kantonoj estas la leĝodonaj instancoj de la Svisa Konfederacio. La du ĉambroj estas samrajtaj. Tio signifas, ke leĝopropono devas esti akceptita en ambaŭ parlamento-ĉambroj antaŭ ĝi povas validiĝi. Kutime propono unue estas diskutata en la Nacia Konsilio. Kiam la Nacia Konsilio ĝin akcpetis, la Konsilio de la Kantonoj ĝin diskutas. En kazo de malakcepto de la Konsilio de la Kantonoj, la propono reiras por rediskuto al la Nacia Konsilio. Teorie eterne, ĝis oni trovas kompromison, kiu estas akceptita en ambaŭ ĉambroj. La propono nun povas fariĝi leĝo sub la kondiĉo, ke ne unu el la du konsilioj submetas ĝin al publika voĉdono kaj ankaŭ la popolo ne per referendumo (per kiu ĉiu-ajn civitano povas postuli publikan voĉdonon pri leĝo, se li aŭ ŝi povas kolekti 50000 subskribojn) postulas voĉdonon. En ĉi-lasta kazo, la leĝo ekvalidos nur post pozitiva popola verdikto.

Membroj[redakti | redakti fonton]

La membroj de la Nacia Konsilio nomiĝas Naciaj Konsilianoj (germane in-forme Nationalrätinnen kaj vir-forme Nationalräte).

La Nacia Konsilio dum la jaro 1848 havis unu membron po 20'000 enloĝantoj, kio tiujare rezultigis 111 Naciajn Konsilianojn. Post ĉiu popolnombrado la nombro de Naciaj Konilianoj devis esti adaptitaj, aŭ la nombro de enloĝantoj, kiuj rajtigu je unu parlamentano, plialtigita. Dum la jaro 1963 la nombro de Naciaj Konsilianoj fine fiksiĝis al 200.

Elektodistriktoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu el la 26 kantonoj (kaj laŭ la antaŭe kutima terminologio ankaŭ ĉiu "duonkantono") konsistigas elektodistrikton.

Ĉiu elektodistrikto, sendepende de sia nombro de enloĝantoj, rajtas je minimume unu parlamentano. La restaj 174 parlamentanaj postenoj dividiĝas proporcie al la poa nombro de enloĝantoj inter la 26 kantonoj. Lastfoje la parlamentanaj postenoj dividiĝis inter la kantonoj dum la jaro 2003, post popolnombrado de la jaro 2000 (inter krampoj la antaŭaj ciferoj el la jaro 1999):

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]