Didier Ratsiraka

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Didier Ignace Ratsiraka (naskiĝis la 4-an de novembro 1936 en Vatomandry, regiono de la etna grupo betsimisaraka en Madagaskaro) estis prezidento de la Madagaskara Respubliko ekde 1975 ĝis 1993 kaj poste ekde 1997 ĝis 2002.

En 1993 post pluraj jaroj de regado li cedis sian postenon al Albert Zafy dum la naciaj balotoj, sed denove revenis gajninte la balotojn de 1997.

Nun Ratsiraka loĝas ekzile en Parizo.