Digenis Akritas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Digenis Akritas (en la greka Διγενής Ακρίτας / Digenếs Akrítas) estas epopea poemo kiu probable elmergiĝis je la komenco de la 12-a jarcento ene de la Bizanca imperio. La poemo rakontas vivon de heroo ĉe la orientaj landlimoj de la Imperio.

Digenis estas impona homo, devenante de bizanca nobelino kaj sira emiro. Tiel lia antaŭnomo signifas en la greka lingvo "du naskiĝoj". Lia nomo Akritas signifas "defandanto de la landlimoj" (akrai signifas landlimojn). Fakte, Digenis Akritas estas heroo kiu batalas kontraŭ la araboj dum la tiel nomataj "akritaj militoj" t. e. geriloj inter bizancanoj kaj araboj. En la epopeo, li ankaŭ luktas kontraŭ bestojn, drakon, amazonojn, ktp.

La manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

Enhavo, formo kaj lingvo de la poemo sugestas ke la verko estis skribita dum la unuaj jaroj de la 12-a jarcento. Malgraŭe, la ago priskribita okazas antaŭe (eble dum la 10-a jarcento) ĉar la orientaj malamikoj de la imperio tiam ne estis araboj sed turkoj. La skriba versio de la poemo eble estas kunmetitaĵo de antaŭaj kantoj rilate al "akritaj militoj".

Oni trovis ses manuskriptojn de la epopeo, kiuj ĉiuj prezentas gravajn malsamaĵojn kun la originala teksto (neniam trovita). La lingvo uzata ĉiam estas la demotika, sed kun malsama kvanto da kleraj vortoj laŭ la versioj.

La du plej famaj versioj estas la versio E (t. e. versio de El Escorial kie estas konservita la manuskripto) kaj la versio G (t. e. versio konservita en monaĥejo de Grottaferrata). La versio E enhavas 1867 versojn kaj estas verkitaj en populara lingvo. La versio G enhhavas 3749 versojn verkitaj en klerega lingvo. Dum la tuta 20-a jarcento, spertuloj polemikis pri kiu estis la plej malantaŭa versio. Kelkaj asertis ke la versio G estis re-skribo pli klera de populara epopeo. Aliaj subtenis ke la versio E estis re-skribo pli simpla de arkaika epopeo.

Rusaj, turkaj kaj armenaj tradukoj estas konataj (almenaŭ partaj) : signo de la la ŝateco de la rolulo.

La rakonto[redakti | redakti fonton]

La poemo dividas sin en du ĉefaj partoj.

La unua parto rakontas la edziĝon de la gepatroj de la heroo : islmana emiro kaj nobela fraŭlino. Dum atako de vilaĝo, la emiro forkaptas la fraŭlinon. La fratoj de la belulino tiam venke batalas kontraŭ la emiron kaj li akceptas konverti sin al kristanismo. Tiel li povas edziĝi kun la nobela bizancanino.

La dua parto (pli longa) rakontas la aventurojn de la heroo. Liavice li forkaptas (ĉi foje per romantika forkaptado) filino de strategos kaj vivas kiel apelates (soldato/rabisto), obligante la aventurojn militajn kaj amajn. Tiuj eventoj okazas ĉe la landlimoj de la imperio kie la heroo alfrontas monstrojn kaj malamikojn. La kulmino de tiu rakonto laŭ la versio G estas renkonto inter Digenis kaj la imperiestro Basileios la 2-a al kiu li donas konsilojn por bone regi : « ŝati obeadon, kompati malriĉulojn, liberigi la opresatojn de la maljustaĵo kiun ĉagrenas ilin, pardoni la senintencajn erarojn, ne aŭskulti kalumniojn, rifuzi maljustecon, forpeli la herezulojn, favori la ortodoksojn ». La imperiestro tiam per orbuleo donas al li plenan potencon pri la landlimoj. Digenis instaliĝas kun sia edzino en belega palaco ĉe l'Eŭfrato. La heroo mortas post tro malvarma trinkaĵo, tiel kiel Aleksandro la Granda en la Aleksandra romano : lia amanta ed zino mortas samtempe kiel li.