Diskuto:Ĥajbar-pasejo
Pri la nomo[redakti fonton]
La formoj en NPIV estas Kajbar/o (preferata) aŭ Ĥajbar/o: [1], [2] En English-Esperanto Dictionary (Angla-Esperanta vortaro) de John C. Wells, ankaŭ Ĥajbar/o: [3]
Jen la originallingvaj nomoj:
- urdue خَیبَر Xaibar [xɛːbəɾ] (notu ke la IFA-simbolo x respondas al la Esperanta fonemo /ĥ/)
- paŝtune خَیبٙر Xaybër [xaɪbər̪] (verŝajne?)
Je hindaj lingvoj, la fonemo /ə/ estas ordinare transliterumata kiel "a" (kontraste kun "ā", kiu reprezentas /ɑː/), ekz. laŭ IAST; ankaŭ la jenaj ekzemploj:
- urdue پَنجاب Panjāb [pəndʒɑːb] → Panĝab(i)o (provinco en Barato kaj Pakistano)
- urdue پِشاوَر Pišāvar [pɪʃɑːʋəɾ] → Peŝavaro (urbo en norda Pakistano)
- urdue کَراچی Karācī [kəˈraːtʃi] → Karaĉio (urbo en suda Pakistano)
- urdue جَنگَل jangal [dʒənɡəl] → ĝangalo