Diskuto:Ĵemajtia dialekto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La memkonscion de iuj ĵemajtiaj lingvanoj inter alilingvanoj bildigas la jena okazaĵo:

Mia familio dum julio 2014 en infana kaj junula teatrofestivalo, la Monda Infanteatra Festo, ĉe la german-nederlanda limo - 1200 kilometrojn for de Ĵemajtio, estis en teatraĵo[1][2][3] de la aktora grupo Saula el Plungė, distrikto Klaipėda, kiun la organizantoj mise anoncis kiel "litovlingva", la junaj amikoj de miaj infanoj tre entuziasmis "fine vi vidas teatraĵon en via lingvo", kaj miaj infanoj tre miris en la prezento, ĉar la surscenigo estis en tuta alia lingvo. Tiun diferencon averaĝaj spektantoj en okcidenta Eŭropo tute ne rimarkas. Post la prezento miaj infanoj demandis la junajn aktorojn, kial ili ne ĝustigis la miskomprenon - la aktoroj nur diris, ne tiom gravas, ĉiukaze nur specialistoj rimarkus ke ne temas pri la litova lingvo, kaj la ĵemajtiaj organizantoj de la surscenigo Sigita Matilienė kaj Romas Matulis poste en intervjuo kun mi sendepende esprimiĝis simile. La infanaj aktoroj kaj la reĝisoroj kontentis povi prezenti la ĵemajtian kulturon eksterlande, sed ne penis elstarigi entute ke temis pri "ĵemajtia kulturo", argumentante ke "estus tro komplike klarigi". --ThomasPusch (diskuto) 15:19, 6 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]

5 referencaj fontoj en la artikolo estas pli ol averaĝo por esperantlingva vikia artikolo[redakti fonton]

La tri jarojn aktiva uzanto Kekobi, kiu ĝis nun ekzakte komencis 28 tekstojn, en aprilo metis zorgigan ŝablonon "Nesufiĉaj fontoj" super la tekston. Nun estas 5 referencaj fontoj en la artikolo, plus du en la diskutpaĝo, tio vere estas pli ol averaĝo por esperantlingva vikia artikolo kaj neniel plu pravigas tian zorgigan ŝablonon. Krome li komplete viŝis la supran ekzemplan noton pri okazaĵo, kiun mi metis apenaŭ du tagojn pli frue en formo de aldona piednoto al la teksto, kun argumento ke ankaŭ tiu estas senfonta noto. Bone, se notoj kaj referencoj estas en sama piednota ĉapitro, tiam vere ne antaŭvidatas al noto ankoraŭ aldoni pravigan eksteran referencon - tiam eblus dividi notojn kaj referencojn. Ĝenerale, la procedo ĉi tie estus ne viŝi kompletan paragrafon, sed noti aparte dubindan frazon per ŝablono {{mankas fonto}}, kaj aldone en la diskutpaĝo de la koncerna metinto, aŭ per ŝablono {{re}} publike en la artikola diskutpaĝo, atentigi la redaktinton ke oni proponas aldonon de referenco. Mi nun entute elportis la noton al la diskutpaĝo, kiu estas por tute subjektivaj aldonaj notoj pri la temo: tiaj notoj en diskutpaĝo neniel devas esti pruvataj per eksteraj referencoj, mi tamen aldonis du eksterajn referencojn, kiujn malfacile eblis trovi, ĉar la interreto estas rapide ŝanĝiĝanta kaj referencoj de antaŭ dek jaroj, el 2014, nun jam maloftas, se oni ne atentis arkivigi ilin tiam. Fakte, pri tiu teatra trupo, pri kies silentado ke ili prezentas en la ĵemajtia lingvo mi siatempe tre miris, mi en 2014 havis abundon da pliaj presitaj referencoj. Sed poste mia familio dufoje translokiĝis, en ĉiu translokiĝo ni formetis laŭeble multajn paperaĵojn al reciklado de papero, do forĵetis ilin, kaj nun mi ne plu havas iun presitan referencon ĉe mi - sed mi scias ke aldonaj presitaj referencoj pri menciado aŭ nemenciado de ĵemajtia kulturo en eksterlando ekzistas kaj mi mem havis ilin ... ĝis la lasta translokiĝo.

Mi konfesas, ke se mi renkontas aparte pridubindan tekston, komplete sen referencoj, mi foje mem metas ŝablonon "Nesufiĉaj fontoj" super la tekston, tre malofte, kun provo eltrovi kaj kontakti tiun kiu estis la aŭtoro de tiu tekstero, kaj ankaŭ kun markigo de dubinda tekstero en la teksto. Sed gravas atenti ŝpareme uzi tiun ekstreman ilon, ĉar tre simple estas krii ke "la aliaj devas alporti referencojn aŭ reverki artikolon pli bone", kaj en komparo al simpla engluo de ŝablono "Nesufiĉaj fontoj" centfoje pli da laboro estas plenumi tiajn plendojn.

Ĉar mi komencis multe pli ol 28 tekstojn, mi ne kutimas poste patroli tiujn paĝojn, sed fidas pri tio, ke baze ĉiu alia uzanto kunlaboras konstrueme. Mi vere tre alvokas ne transiri al plenda stilo de simpla elmeto de zorgigaj ŝablonoj "Nesufiĉaj fontoj" kaj al postuladoj "la aliaj devos ... !" Ekzemplon de tio mi nun iom provoke metis supre en la artikolon - nome noton ke en la teksto ankoraŭ mankas "informkesto lingvo". Tiu ne nepras en paĝo pri lingvo, sed bonus se ĝi estus. Tiun informkeston pri lingvo povus aldoni uzanto Kekobi, por fari unu konstrueman kontribuon al la teksto. Kaj krome mi alvokas persone kontakti aŭtoron de frazo aŭ ĉapitro, se oni opinias ke tiu frazo aŭ ĉapitro estas plene erara, misloka kaj nepre bezonos pravigon per fidinda ekstera referenco. Ĉio alia venenigas la redaktan etoson. ThomasPusch (diskuto) 18:39, 6 maj. 2024 (UTC)[Respondi]