Diskuto:Atlantiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La normala esprimo en Esperanto estas "Atlantiko", ne "Atlantika Oceano", kiel oni povas kontroli per Guglo aŭ per vortaro. Ĉu mi malpravas pri tio? Lingvano

Kial normala ? Ambaŭ akceptiĝas. Pli gravas ke ĉiuj prioceanaj artikoloj havu kongruajn titolojn. Arno Lagrange  10:18, 7. Jan 2005 (UTC)
Laŭ mi pli gravas, ke oni uzu la plej normalan nomon. Mi vidas nenian avantaĝon en "kongrueco" de la artikoltitoloj. Sed mi havas pli bonajn aferojn por fari ol daŭrigi ĉi tiun vikimiliton, do faru laŭplaĉe! Lingvano
Vikimiliton mi ne deziras fari. Sed konfesu ke vi iom malpace kondutas kiam vi simple malfaras kion mi ĵus faris kvin minutojn antaŭe dum vikiredaktado nuntempre estas iom malfacila pro malrapido de la servilo. Eĉ se vi malkonsentas pri mia ago, bonvolu diskuti antaŭe kaj agi nur post diskuto. La mala ordo estas iom malpaca konduto. Arno Lagrange  12:35, 7. Jan 2005 (UTC)
Kiam mi ŝanĝis al Atlantiko, mi ne estis rimarkinta, ke vi ĵus faris malan sanĝon. Mi ne intence malfaris vian ŝanĝon, ĝis vi intence malfaris mian ŝanĝon. Lingvano
Ni do ĉesu la militon. Bonvolu konsideri ke per redirektoj ni ĉiuj povas akordiĝi kiuj ajn estas niaj preferoj pri artikoltitoloj :-) Ĉu ne ? Arno Lagrange  20:28, 7. Jan 2005 (UTC)
Redirekto tute ne helpas pri la artikoltitolo. Per direktilo de X al Y oni nur atingas, ke eblas skribi [X] anstataŭ [Y|X]; la artikoltitolo restas Y, kio estas bedaŭrinda, se Y estas stranga fuŝaĵo. Lingvano
Mi konsideras Atlantika Oceano nek stranga nek fuŝaĵo. Estas diskuteble senfine ĉu preferindas "Atlantiko" aŭ "Atlantika Oceano". La sola gravaĵo estas ke iu kiu serĉas aŭ kiu redaktas ne maltrafu sian celon kiu ajn estu ties prefero. Mi fakte ekreagis kiam mi konstatis ke en la artikolo pri Usono la ligo al Atlantika oceano tiam aperis kvazaŭ ne ekzistus la artikolo. Mi do elektis la formon Atlantika Oceano ĉar ĝi estas sama kiel Hinda Oceano (kaj ne Hindiko ĉu ? ) aŭ Arkta Oceano (kaj ne Arktiko ĉu ? ) por krei iom da reguleco. Tamen ne ĝenas se vi serĉas per Atlantiko vi trovos la saman artikolon laŭ enteno. Arno Lagrange  22:21, 7. Jan 2005 (UTC)

(1) Se vi opinias, ke ne gravas, kial vi kontraŭas mian preferon por "Atlantiko" (kiel en PIV, ktp), partoprenas en vikimilito, argumentas ĝisnaŭze, ktp? (2) La reguleco estas ĉiuokaze falsa, ĉar la radikoj Arkt', Hind' kaj Atlantik' havas malsimilajn sencojn. (3) Mi preferus ne konfuzi lernantojn, kiuj eble pensos, ke la oceano nomiĝas "Atlantika Oceano", kiam ĝi efektive nomiĝas "Atlantiko". (4) Nomi la esprimon "Atlantika Oceano" stranga fuŝaĵo estus troige (mi ne faris tion), sed ĝi ŝvebas en la direkto al "Usona Lando" anstataŭ "Usono" kaj simile. Lingvano

Fakte laŭ PIV vi tute pravas. Tio iom konfuzas min ke nomoj de Oceanoj en esperanto estas malregulaj. Mian mencion pri Hindiko kaj Arktiko bonvolu ne konsideri naŭzaĵo sed simpla cerbumado : se estus regulo kial ne Atlantiko Pacifiko Arktiko kaj Hindiko (la vorto Artik' estas ja internacia) ? alternative : Atlantika Oceano Pacifika Oceano Arkt(ik)a Oceano kaj Hind(ik)a Oceano. Min ĉagrenas ke la "ĝusta uzo" en esperanto estas miksaĵo de ambaŭ formoj. Fakte tiuj -ik- estas latina adjektiva sufikso -esperante ĝi ne estas sufikso- per kiu oni kreis nomojn de oceanoj per adjektivoj aludantaj al Atlaso Paco Arkto (urso) kaj Hindio. Ja PIV prezentas miksaĵon (Atlantiko Pacifiko Arkta Oceano kaj Hinda Oceano) se ĉu la "natura" evoluo de esperanto ne estas emo al reguleco kaj al transpreno de nacilingvaj esprimoj (laŭ la 15-a regulo). Ŝajnas ke en multaj nacilingvoj oni uzas tiajn esprimojn :Océan Atlantique, Atlantic Ocean, Atlantische Ozean, ktp.. Tio influis min kaj mi fakte ne kutimas unue kontroli en PIV sed fidi mian personan senton de la lingvo. Bonvolu pardoni tromemfidemon de denaskulo. Konklude mi pretas konsenti kun vi ke la artikolo estu sub Atlantiko kaj ke "Atlantika Oceano" estas same stulta kiel "Usona lando". Arno Lagrange  11:00, 8. Jan 2005 (UTC)

Plenajn dek jarojn post tiuj diskuteroj de 2005 nenio okazis pri la temo, sed fine tamen realiĝis adapto de la artikola titolo: Daŭre la formo "Atlantika Oceano" tute ne malĝustas kaj ankaŭ ne malkutimas, sed efektive daŭre ĝi nenecese longas - fine nun solidiĝis konsento ke por la titolo de tiu-ĉi vikipedia artikolo la konciza vortumo "Atlantiko" plene sufiĉas kaj estu la kategoria titolo. Vidu la teknikan diskuton, kiu decidis pri plisimpligo de la koncerna artikola titolo: Alinomado de "Atlantika Oceano" al la oficiala "Atlantiko", de "Pacifika Oceano" al la oficiala "Pacifiko". ThomasPusch (diskuto) 11:07, 12 Mar. 2015 (UTC)