Diskuto:Eritrino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En PIV estas skribita ke genro Erythrina nomiĝas en esperanto: eritreno. Kial ni havas artikolon "Eritrino"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:10, 30 Nov. 2014 (UTC)

La vorto eritreno estas neologismo, aperas nur en la Nova PIV. Tion verŝajne proponis unu persono, same tiel la vorton eritrino. Ĉu okcidentanoj havas pli da rajto difini novajn vortojn, elekti en-formon pro la in-timo? Mi akceptas alidirekton el la PIV-formo, sed ne akceptas tiun formon, ĉar ankaŭ tiu ne estas radikiĝinta formo, nur proponita neologismo. Oni do en kelkaj jaroj ŝanĝas tiun vorton al la pli ofte uzata in-fina vorto. Kiu scias? Au Esperanto tute formortas pro tiaj stultaj vort-elektoj.Narvalo (diskuto) 17:39, 30 Nov. 2014 (UTC)
@Narvalo: eble "eritreno' estas nur neologismo, eble ŝanĝos. Sed en PIV estas ĝis nun. Kie ekzistas "eritrino"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:05, 30 Nov. 2014 (UTC)
Mi ne komprenas vin. La artikolo ekzistas kun nomo eritrino ekde 2007. La vorto eritrino/eritreno ne ekzistis en PIV longtempe. Ĉar tiu vorto (eritreno) estas neuzata neologismo (guglo eĉ ne havas unu trafon por eritreno kaj estas), ĝi ne povas esti senkondiĉe ĉeftitolo, precipe, se ĝi estas eble false kreita. Mi ne havas la monon, potencon aldoni proprajn vortojn al PIV.Narvalo (diskuto) 19:26, 30 Nov. 2014 (UTC)
La vera demando estas kiel nomi en Esperanto https://en.wikipedia.org/wiki/Erythrite, en kelkaj lingvoj nomata same eritrin sed la vortoj eritrito, ruĝa kobalto estas ĝustaj por ĝi.Narvalo (diskuto) 19:37, 30 Nov. 2014 (UTC)
Ĉu Vi konas Vikipedio:Ne faru originalan esploradon? Tio signifas ke ni (vikipedistoj) ne povas mam krei vortojn. Ni nur povas kolekti vortojn. Tial mi demandas kie mi povas kontroli ke vorto "eritrino" ekzistis en Esperantaj tekstoj/libroj/paĝoj sendependece de Vikipedistoj. Mi proponas konstante alinomigi al "eritreno" Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:33, 30 Nov. 2014 (UTC)
Jen unu. Se vi bezonas plu, eblas, eĉ sub alia nomo!
Mi ankaŭ proponas legi la artikolon Gramatiko de Esperanto, precipe tie la 15-an regulon, poste la artikolon pri neologismo, opinion de Zamenhof pri novaj vortoj. Eĉ poste http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_8_2007.html.Narvalo (diskuto) 21:16, 30 Nov. 2014 (UTC)
Tio estas kopio de Vikipedio tial tio ne povas esti referenco. Tio estas en "blogspot", mi pensas ke PIV estas pli granda aŭtoritato ol blogspot. Tio ankaŭ estas kontraŭ Krea Komunaĵo. En Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro ne eksistas radio "eritrin" Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:23, 30 Nov. 2014 (UTC)
Ĉu Vi diskutas pri "kiu vorto estas plej bona"? Mi ne diskutas pri tio. Mi diskutas pri Vikipedio:Ne faru originalan esploradon kaj Vikipedio:Kontrolebleco. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:29, 30 Nov. 2014 (UTC)
Vi intermiksas la enhavon kaj la titolon. Titolon mi rajtas elekti, laŭ la 15-a regulo kaj laŭ tio, ke eritreno estas nov-elpensita, neoficiala vorto, aldonita de iu ajn, ankoraŭ ne radikiĝinta. PIV estas neperfekta, bedaŭrinde la biologian temon redaktas iu nekompetentulo. Narvalo (diskuto) 22:16, 30 Nov. 2014 (UTC)
"Titolon mi rajtas elekti"- en pvirvata tekstoj, jes sed en Vikipedio ni (vikipedistoj) devas elekti titolon tiu, kiu funkcis ekster Vikipedio aŭ estis akceptita per aŭtoritatoj (akademiano aŭ esperantlingvaj biologistoj). Ĉu mi bone komprenas ke Vi mem kreis (en 2007) vorton "eritrino" kaj Vikipedio estis unua loko kie Vi publikigis tion vorton? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:58, 30 Nov. 2014 (UTC)

Marek, oni ne povas tiel simple argumenti. Apliki nur unu regulon sen saĝumo direktas al la detruo. Ni ne povas postuli necesigi ekzakte la samajn regulojn por fontoj, ke en aliaj lingvoj. Kun via rigida argumentado ni povas preskaŭ nur eterne esti kopio de PIV. Vi rajtas esti nur rigida, ne fari vi mem artikolojn, kaj finfine malkuraĝis kunlaborantojn. Oni ne povas vere plibonigi nian vikipedion kun tiel metodojn. Vi havas nur bazan nivelon de Esperanto (laŭ via memprezentado) kaj vi preskaŭ ne alportas enhavon (laŭ historio). Laboru komence iomete kun pli modestajn pozitivajn alportojn, vi povos pli serene pridiskuti malfacilajn problemojn de fontoj aŭ de lingvo. --pino (diskuto) 07:57, 1 Dec. 2014 (UTC)

Mi petas, Vi ne uzu d:Q2861082. Mi diras pri malfacilaj problemoj? Tio estas tre facila. Ne estas bone ke en Vikipedio estas vortoj/ideoj kiuj ne estas ekstre Vikipedio. Vikipedio ne estas scienca literaturo, nek blogo, nek felietono sed estas enciklopedio. Enciklopedio oni devas esti kopio de referencoj. Tio estas regulo de Vikipedio, ne nur eo-Vikipedio, ne nur mia opinio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:50, 1 Dec. 2014 (UTC)
Certe ni uzas fontojn sed elekti por titolo Erythrina, Eritreno aŭ Eritrino estas nek matematika nek simpla (ne nur ĉar vi trovis fonton en PIV, kiu estas ankaŭ bona enciklopedio). Se vi volas nur ŝerifi, veni nur por polemiki mi certe ne povas vin malpermesi. Mi nur vidas la rezulton de via ago. --pino (diskuto) 17:35, 1 Dec. 2014 (UTC)
Mi vidas ke estas tri versioj:
1) Eritreno laŭ PIV
2) Erythrina - scienca nomo
3) Eritrino laŭ originala esplorado de Narvalo

Ĉu mi malbone vidas? Se jes, elekto estas simpla (laŭ vikireguloj) - versio 1. Mi demandas ĉar mi pnesas ke eble mi malbone vidas kaj estas aliaj (plej bonaj) referencoj. Mi pensas ke tia diskuto heplpas fari plej bonan Vikipedion. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:17, 1 Dec. 2014 (UTC)

Eritrino laŭ 15-a regulo de Esperanto-gramatiko, laŭ logiko. Aŭ koral-arbo. Ĉiu alia formo estas nur proponita novvorto, neologismo, ankoraŭ ne akceptita de UEA (vidu do http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_8_2007.html , kie mankas la novvorto eritreno. Pri kia originala esplorado vi parolas? La teksto estas vera, science kontrolebla! Bonvolu ne kritiki, sed verki, kiun mi povos kritiki senfine.Narvalo (diskuto) 20:46, 1 Dec. 2014 (UTC)
@Narvalo: Vi skrbis: "Pri kia originala esplorado vi parolas?" - Mi parolas pri Via originala esplorado. Tio ke Vi uzis 15-a regulo, tio ke Vi uzis nur logiko por krei propra nomo tio estas originala esplorado. Vi skribis "science kontrolebla" - Kie mi povas kontroli? En kiu scienca libro/gazeto/paĝo (antaŭ ol en Vikipedio) ekzistas vorto "Eritrino". Mi diras ke bone estas ke vorto ekzistas antaŭe en esperantaj tekstoj poste en Vikipedio. Ĉu mi bone komprenas ke vorto "Eritrino" antaŭe ekzistis en Vikipedio? Ĉu mi persvadis Vin ke vikipedistoj ne povas mem krei (en Vikipedio) novaj vortoj? Vikipedio ne kontrolas ĉu Vikipedistoj estas sufiĉe kompetenta, legantoj havas nur Vikipedio:Kontrolebleco. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:46, 1 Dec. 2014 (UTC)
Vi daŭre intermiksas enhavon, titolon; ne komprenas la vortokreadon en Esperanto, la regulojn de Esperanto, diferencon inter oficiala kaj neoficiala vorto, neologismo ktp.. Bonan nokton!Narvalo (diskuto) 22:33, 1 Dec. 2014 (UTC)
Bonan nokton kaj bonan tagon. Kial Vi pensas ke mi intermiksas enhavon kaj titolon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:25, 2 Dec. 2014 (UTC)