Diskuto:Libia revolucio de 2011

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nomi ĉi-artikolon "revolucio en Libio en 2011", estas gramatike ĝuste, ĉar "en" ja povas havi lokan kaj tempan signifon, sed la duobligo de la vorteto "en" sonas tre malelegante. La similtempe ekestinta artikola titolo "tertremo de Sendajo en 2011" uzas la trukon miksi "en" kaj "de", same gramatike ĝuste, sed pli elegante. Pri la tertremo, tiu formo pli ĝustas ol formo "tertremo en Sendajo...", ĉar la tertrema surcentro estis ne en la urbo, sed pli oriente, sed pri la libia artikolo same permeseblus formoj "revolucio de Libio en 2011" aŭ "revolucio en Libio de 2011". Plia variaĵo estas la modelo de la similtempe ekestintaj artikoloj "Tunizia ribelo en 2010-2011" kaj "Egipta revolucio de 2011" ... ankaŭ ili evitas duoblan uzon de la vorteto "en". Mi laŭ persona gusto preferus la variaĵon "libia revolucio de 2011". Ĉu estas aliaj opinioj pri tio?

Aidas 12:05, 20 Mar. 2011 (UTC)

Jes, konsentite. Eblus ankaŭ citi la similformajn artikolojn franca revolucio de 1789, franca revolucio de 1830 kaj franca revolucio de 1848, por citi tri historie aparte famajn revoluciojn. Pasis pli ol tago post la supra propono - mi pensas ke permeseblas ke mi simple plenumas la renomigon: Se poste ankoraŭ ekaperas granda diskuto, eblas ĉiukaze eldiskuti kaj re-renomi la tekston. -- ThomasPusch 18:43, 21 Mar. 2011 (UTC)