Diskuto:Malajzio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En aprilo 2013, la ŝtato Malajzio estas la vikipedia lando de la monato, kaj en la unua semajno de aprilo la priŝtata artikolo estas la vikipedia kunlaboraĵo de la semajno.




Mi ĵus kontribuis per artikoletoj pri la nunaj malajziaj reĝo Abdul Halim kaj ĉefministro Naĝib Razak, kaj jam antaŭhieraŭ kontribuis artikoleton pri Malajzia Esperanto-Asocio. Tio forigas tri ruĝajn ligilojn. Sed tamen la landa artikolo mem restas en nur komenca stato, kaj ankaŭ plu mankas artikoloj pri gravaj temoj, ne nur la toponimoj (pri la plej grandaj urboj de Malajzio kaj pri la Malaka markolo) menciitaj en la mapo maldekstre sube, sed ankaŭ prioritate pri la subŝtatoj de la lando. Laŭdinde ke almenaŭ jam estis tekstetoj pri la flago de Malajzio de Andy kaj pri la malajzia ringito de Thomas Pusch. Mi esperas ke plu sukcesos bone dividi la laboron, ĉar la lando ĝis nun vere estis vikipedie preteratentita kaj la investinda redakta laboro estus tro por unu persono. Aidas (diskuto) 11:56, 7 Apr. 2013 (UTC)

PS: Eta progreso estas, ke artikolo "Malaka Markolo" ja jam ekzistas, nur mankis alidirektigo de la minuskla versio "malaka markolo" tien. La alidirektigon mi ĵus metis... Aidas (diskuto) 09:53, 8 Apr. 2013 (UTC)

Mi en longa trajnveturo tekokomputile sen retaliro kreis paĝojn pri la blazono kaj la nacia himno de Malajzio, kiujn mi ĵus enretigis, kaj ankaŭ havas preskaŭ pretajn tekstojn pri Ĝohoro, Kedaho kaj Kelantano, 3 el la 13 subŝtatoj, kiuj ankoraŭ bezonas ioman prilaboron antaŭ enretigo - jen mia kontribuo al la vikipedia "lando de la monato". ThomasPusch (diskuto) 11:46, 12 Apr. 2013 (UTC)
Post (parto de) plia trajnveturo pretiĝis krom la tekstoj pri Ĝohoro, Kedaho kaj Kelantano ankaŭ artikoloĝermoj pri la aliaj subŝtatoj kaj federaciaj teritorioj, kun navigilo kaj kategorio. Aldone mi verketis mininumajn artikoloĝermojn pri la subŝtataj ĉefurboj, kiuj antaŭe ne havis teksteton, tiel ke el la landa mapo malaperis ruĝaj ligiloj. Jen do mia ampleksigita kontribuo. Nun precipe ankoraŭ mankus pliampleksigi la artikolon pri la lando mem. ThomasPusch (diskuto) 19:21, 15 Apr. 2013 (UTC)