Diskuto:Sterilvakuigo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Petr Tomasovsky: Jam en decembro 2021,‎ vi proponis kunigi la temojn konfitado kaj sterilvakuado. Mi kontraŭas tion, kvankam la ideoj estas similaj, tre varmigi manĝaĵojn por mortigi bakteriojn, kaj tre varmega fermi la tuton sterile. Sed problemo estas ke en konfitado oni baze tre sukerigas la fruktajn manĝaĵojn, sukero helpas konservi, dum en sterilvakuigo oni baze uzas la subtenon de salo, eventuale ankaŭ iom vinagro. Sekve sterilvakuigo pli uzatas por konservigo de viando, fungoj kaj legomoj kiel kukumoj, kukurboj, ruĝaj betoj, brasikoj, pizoj, karotoj, cepojajloj - ĉiuj tiuj manĝaĵoj ne bongustus, se oni konservigus ili kun granda kvanto da sukero, kiel "konfitaĵoj". La nedolĉa sterilvakuigo do multe pli similas al peklado ol al konfitado, kvankam mi komprenus la nomon peklado multe pli bazita je vinagro kaj laktoacida fermentado: kaj ĉar peklaĵo tiom forte fermentiĝas, oni probable tute ne povus enfermi ĝin en sterilan vitran ujon, ĉar la premo en la ujo iĝus tro granda, kaj fine la vitro krevus. Ĉu konfitado nomiĝu unu branĉo de sterilvakuigo, kaj la nedolĉa flanko estu la alia branĉo, estus demando de difino - mi komprenus la du konceptojn tute malsamaj konservadoj kaj ne subgrupigus konfitadon. Mi do proponus pli elstarigi la malsamajn konceptojn de konservado per sukero + varmego = konfitado (al tio kompoto, ĵeleo kaj marmelado tre parencas), konservado per sterileco kaj iom da salo, herboj aŭ vinagro, ĉiukaze nedolĉe = sterilvakuigo kaj trie konservado per salo, pli multe da vinagro kaj laktoacida fermentado = peklado (inkluzive de saŭrkraŭto kaj miksitaj pikloj). ThomasPusch (diskuto) 04:41, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]